Israela kabineto konfesis 43 milionojn da usonaj dolaroj, dekalkulitajn el Palestina impost-enspezo

(GMT+08:00) 2019-12-30 14:01:51     Redaktoro:Li

Dimanĉe israela sekureca kabineto anoncis sian decidon dekalkuli monon el palestina impost-enspezo pro pago al familioj de palestinanoj, kiuj atakis israelanojn.

Israela kabineto deklaris, ke 1,49 miliardoj da ŝekeloj (43 milionojn da usonaj dolaroj) estos dekalkulataj el la mono, kiu estos transdonita al la Palestina Aŭtoritato.

Naftali Bennett, israela ministro pri defendo, diris, ke la mono estas egala al subvencio pagita de Palestina Aŭtoritato al familioj de atakintoj, kiuj efektivigis atakojn kontraŭ Israelo kaj estis mortigitaj aŭ vunditaj dum atako. Bennett diris, ke la dekalkulo celas fari premon al Palestino por ĉesigi atakojn al israelanoj.

Samtage Palestino forte kritikis israelan decidon por frostigi miliardojn da ŝekeloj da palestina impost-enspezo, kiu estis kolektitaj de Israelo nome de Palestino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin