Usono atakis celojn de ŝijaista milita grupo en Irako kaj Sirio

(GMT+08:00) 2019-12-30 14:14:11     Redaktoro:Yu

La Pentagono diris dimanĉe, ke la usona armeo efektivigis la atakojn kontraŭ milita grupo subtenata de Irano en Irako kaj Sirio je du tagoj post raket-atako al iraka bazo, kiu mortigis usonan civilan entrepreniston.

Jonathan Hoffman, helpanto de usona ministro pri defendo, diris en deklaro, ke la usona armeo faris "precizajn defensivajn batojn" kontraŭ tri instalaĵoj de Kata'ib Hezbollah en Irako kaj du en Sirio.

Loka mediato raportis, ke almenaŭ 25 militaj batalistoj estis mortigitaj kaj almenaŭ 55 aliaj vunditaj en la atakoj de la usona armeo en Irako.

La Pentagono atentigis, ke la milita operaco estis respondo al la raket-atakoj de Kata'ib Hezbollah kontraŭ iraka bazo proksima al Kirkuk vendrede, kiu mortigis usonan civilan entrepreniston kaj vundis kvar usonajn armeanojn kaj du membrojn de la iraka sekurectrupo.

La deklaro diris, ke Kata'ib Hezbollah havas fortan ligitecon kun la irana trupo Quds kaj plurfoje ricevis letalan helpon kaj alian subtenon de Irano.

Usona ministro pri defendo Mark Esper diris al raportistoj, ke la atako estis sukcesa, kaj prezidento Donald Trump estis informita pri eblaj pliaj militaj respondoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin