Xi emfazis preparojn por Vintraj Olimpikoj okaze de malfermo de rapidega fervojo

(GMT+08:00) 2019-12-30 20:08:33     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis la gravecon de la rapidega fervojlinio kunliganta Pekinon kaj Zhangjiakou, la kungastiganton de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la malfermo de la fervojlinio lunde markis novan progreson en la preparoj por la Vintraj Olimpikoj, kaj ankaŭ aliaj rilataj laboroj devas esti antaŭenpuŝitaj laŭ altaj normoj.

En 1909, la fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou, la unua fervojlinio projektita kaj konstruita de ĉinoj, havis projektitan rapidon de nur 35 kilometroj po horo. La nova rapidega fervojlinio, la plej progresinta en la mondo, havas projektitan rapidon de 350 kilometroj po horo.

Xi diris, ke la fervojlinio inter Pekino kaj Zhangjiakou atestis disvolviĝon de ĉina fervojo kaj saltojn en la ampleksa forto de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin