Memoroj de la ekrano kaj esperoj por la estonto

(GMT+08:00) 2020-01-03 08:25:28     Redaktoro:祃璟琳

En 2020 la UK okazos en Montrealo, kie troviĝas la Nacia Filmoficejo de Kanado. Inter iliaj plej ĉarme unikaj produktadaj instrumentoj estas la ekrano de pingloj, eltrovita fare de Alexandre Alexeieff kaj Claire Parker en la tridekaj jaroj. Michèle Lemieux, kiu ĝin regas nun, afable konsentis paroli pri sia arto kun Ĉina Radio Internacia. En la unua parto ŝi klarigas la mekanismon de la ekrano kaj ĝian filozofian profundecon; en la dua ŝi priparolas siajn filmojn kaj animacion kiel universalan lingvon; en la tria ŝi rakontas la historion de la ekrano kaj siajn esperojn por la estonto.

ML: Michèle Lemieux

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu vi havis influojn fare de la ĉina kulturo?

ML: Estas interese. Eble mi konas la japanan kulturon iom pli bone ol la ĉina, kvankam mia fratino loĝis en Ĉinio dum tre longa tempo. Ŝi iris al Ĉinio en la sepdekaj jaroj, restis tie dum kvin jaroj kaj poste laboris por la Federala Registaro en Kanado pri ĉinaj aferoj. Do ŝi ofte vizitis Ĉinion kaj ĉiam portis al ni belegajn kaj fascinajn donacojn. Mi fakte multe ŝatas la manieron reprezenti spacon en orientaj kulturoj, kiel la ĉina, japana aŭ persa. Ili ne uzas okcidentan perspektivon. Mi multe studis tiun aspekton, ĉar mi estas okcidente edukata artistino, kiu lernis reprezenti spacon pli akurate pere de perspektivo. Mi devis multe lukti kontraŭ mi mem kaj tiuj akiritaj vid-kutimoj. Finfine mi trovis tiun ĉi manieron reprezenti spacon ne nur kiel ion vidatan starante en iu specifa loko. En la tradicia orienta maniero krei bildojn, spaco estas loko, kie aferoj okazas. Ili ordigas la areojn por komprenigi al vi ion gravan pri la bildo kaj ne nur por malkovrigi al vi vidpunkton. Ne estas fotografia pensmaniero.

Mi multe ŝatas la simplecon de la gravuraĵoj de Hiroshige, Utamaro kaj aliaj japanaj artistoj. Kiam mi instruas mi ĉiam montras al miaj gestudentoj, ke la manoj en japanaj gravuraĵoj multe simplas kaj havas fortan rilaton kun la formo. Vi trovas la samon en persaj miniaturoj. Similas la spaca rilato, en kiu plata medio amasigas aferojn unu sur la alian kaj rakontas al vi tiel multe. Vi estas trenita en panoramon en maniero tute ne ebla per fotografia eco. Estas la orienta pensmaniero.

AM: Do kun la ekrano de pingloj vi devas esti kiel senluma kamero kaj samtempe pensi ne fotografiece.

ML: Jes. Ankaŭ interesas la rolo, kiun la prezentado de ombroj ludas en diversaj kulturoj. En la okcidenta kulturo ili estas tre forta elemento. Sed en la orienta figura tradicio ombroj maloftas. La japana animaciisto Yamamura Kōji invitis min instrui ĉe la kinarta branĉo de la Universitato de Tokio en Yokohamo. Inter miaj prelegoj estis la historio de ombroj en okcidenta pentrarto. Interese ŝajnis tre ekzote por ili. Estus familiara temo, se mi prelegas al eŭropaj aŭ nord-amerikaj gestudentoj. La japanaj gestudentoj konis tiujn pentraĵojn. Sed mi estis parolanta pri io mistera, ĉar ombroj ne estas en la unua vortaro de orienta pentrarto aŭ nur en koncepta maniero.

AM: Ĉu vi klopodis miksi animaciajn teknikojn kiel Jacques Drouin kaj la ĉeĥa Břetislav Pojar faris en la filmo NIGHTANGEL/L'HEURE DES ANGES (Nokta anĝelo, 1986), kiu kombinas ekranon de pingloj kun halt-mova animacio de pupoj?

ML: Tiu estas la sola animacio kun la ekrano kaj pupoj. Sed mi estas miksanta teknikojn nun por parto, en kiu la pingloj mem moviĝas. Ili estas ekster la ekrano kaj eniras en ĝin. Oni povas fakte multe eksperimenti kun la ekrano. Ekzemple, oni povas kunligi komputilon kun la fotilo kaj prilabori la fotojn. La esplorebla teritorio vastegas.

AM: Ĉu laŭ vi la ekrano de pingloj estos tre produktiva kampo en la venontaj jaroj?

ML: Mi ne dubas, sed ankaŭ esperas. Certe estos alia artisto post mi, kiu volos tion fari. Mi vidis la intereson, kiam ni restaŭris la lastan ekranon faritan de Alexeieff. Lia filino Svetlana vendis ĝin al Nacia Centro de Kinematografio (Centre National de la Cinématographie) en Francio. Estas tre granda institucio, kiu financas filmojn, estas kun la francaj Naciaj Arkivoj kaj havas la tutan postlasaĵon de Alexeieff. Ili havas la plejmulton de liaj ekranoj. Svetlana antaŭ sia forpaso volis certiĝi, ke la heredaĵo de ŝia patro estu en bonaj manoj. Do en la Nacia Filmoficejo ni sugestis plurestigi la instrumenton por kreado, ĉar estis la sola uzebla krom tiu de Montrealo. La Filmoficejo same gravis por la rilato kun la Nacia Centro de Kinematografio. Ĉar jam estis ekrano en Kanado, ŝajnis al ni bone lasi la alian en Francio, kie Alexeieff kaj Parker pasis preskaŭ sian tutan vivon.

Ni devis longe laboradi por restaŭri la francan instrumenton kaj poste la Nacia Centro de Kinematografio petis, ke mi faru specialan kurson por filmistoj. Ni akceptis ok homojn laŭ la kriterio ĉu ili jam faris profesiajn filmojn kaj povis pruvi la gravecon de la ekrano en sia person laboro. Ni trovis ilin tute facile kaj sufiĉe multe kandidatiĝis por esti certaj pri la boneco de nia selekto. Florence Miailhe estis tie. La speciala kurso okazis en la franca urbo Annecy, kie estas granda animacia festivalo. Ĉiuj estis tre talentaj kaj entuziasmaj, sed mi ankaŭ devis juĝi ĉu homoj bone traktus la ekranon. Estas valora instrumento. Vi ne donas Stradivarion al ĉiuj, kiuj diras: "Ho, mi ŝatus ludi violonon!" Nepras elekti taŭgajn homojn, kiuj zorgos pri la instrumento. Sed ĉiuj estis tre bonaj. Nun unu jam faris filmon kaj alia scenon por filmo, kiu jam aperis. Do verŝajne okazos la samo ĉe la Filmoficejo kiam ni malfermos la alvokon por la posteno. Tiu ŝanco certe allogos homojn. En Francio ni invitis homojn inter 23 kaj 60 jaraj. Nun junuloj tiel alkutimiĝis al la malfara klavo kaj al ĉiu teknologia fleksebleco. Mi scivolemis ĉu ili pretus esti sen tio. Kaj fakte ili akceptis la riskon.

AM: La ekrano de pingloj ekis en Francio kaj vi kaj Jacques Drouin estas franc-kanadanoj. Ĉu ĝi havas francan karakteron? Vere Alexeieff venis el Rusio…

ML: Jes, Alexeieff estis tre rusa. Tiu ĉi instrumento donas al vi spacon plonĝi en vin mem por esplori sonĝojn kaj memorojn. Alexeieff tion faris kaj estis la kialo de lia eltrovo. Antaŭ du semajnoj mi partoprenis en festivalo en Novjorko kaj ĉeestis la filmisto Alexandre Rockwell, la nepo de Alexeieff. Li parolis pri la malfacila vivo, kiun lia avo havis kiel junulo: lia patro estis murdita, lia frato forpasis. Kiam li estis en Francio, sufiĉe famiĝis kiel artisto kaj interesiĝis pri kinarto, li kreis instrumenton por revivigi kaj ellabori siajn bonajn kaj malbonajn memorojn. Kiel lia nepo diris, ĉio en liaj filmoj estas parto de liaj travivaĵoj. La ekrano vere havas tiun povon profundigi vin en vin men. Do domaĝus doni ĝin al iu, kiu celas nur surfacajn efektojn akireblajn per iu ajn ilo. Ĉar estas nur du uzeblaj en la mondo, nepras bone selekti por ne konsumi tempon, kiu gravus al homo por vere esplori. Mi estis kortuŝita, kiam Alexandre Rockwell diris al mi: "Vi estas uzanta la instrumenton kiel mia avo volis, ke ĝi estu uzata."

Revenante al via demando pri la franca kulturo, franca animacio ofte rakontemas kaj parolemas. Tute ne estas la maniero de Alexeieff. Kiam Jacques estis faranta siajn filmojn, Alexeieff ankoraŭ vivis kaj li dirus: "Atentu! En Usono oni emas rakonti, sed multo esplorindas ekster rakontado por priparoli vivon en pli abstrakta maniero." Kiel klaras el liaj verkoj, laŭ li rakontaj partoj povis disturbi filmon. Por la speciala kurso en Francio mi selektis kandidatojn kun ena mondo, kiun ili povus esplori per la ekrano. Kandidato kun bonaj filmoj, sed tre rakontaj kaj realismaj, laŭ mi ne vere bezonis la ekranon. Li povintus uzi softvaron por atingi la saman teknikan efekton. Sed kiam mi sentis enan mondon, kiu vere bezonis ion por kreski, laŭ mi estis la ĝusta homo.

AM: La ekrano de pingloj estis kreata fare de viro, sed ankaŭ fare de virino. Tiu karaktero fortis ekde la komenco. Ĉu gravas por vi tiu heredaĵo?

ML: Jes. Mi ne konas ekzistantan eldonon de la verkoj de Clair Parker. Mi ne scias ĉu ŝi multe verkis. Pro tio mi mencias pli ofte la tekstojn de Alexeieff. Legante liajn verkojn klaras, ke li profunde agnoskis ŝiajn talentojn kaj ŝi estis la inĝenierino de la paro. Li estis pli bona artisto ol ŝi kaj ŝi pli bona inĝeniero ol li. Ili kune kreis la ekranon de pingloj. Ŝi profunde komprenis tion, kion artisto necesas esprimi. Estis vera ĥemio, unu el tiuj mirakloj, kiuj okazas en la vivo: vi havas du homojn kaj, kiam mi metas ilin kune, io povas okazi.

Eble Alexeieff konstruus ĝin sole, neniu scias. Li komencis labori pri la eltrovo antaŭ renkonti Claire. Li fakte ekhavis la ideon kun sia unua edzino, la patrino de Svetlana, Alexandra Grinevsky. Ŝi estis elstara artistino. Kiel teatra virino ŝi laboris por tre gravaj kompanioj kiel Pitoëff kaj la Rusa Baleto. Ŝi ne nur ludis, sed ankaŭ dezegnis scenejajn dekoraciojn kun Alexeieff dum iliaj unuaj jaroj en Parizo. Kiam li komencis ilustri librojn kaj gravuri, ŝi same iom faris. Kiam li malsaniĝis kaj devis estis en malsanulejo dum unu jaro ŝi komencis pli ofte gravuri por anstataŭi lin. Ŝiaj dezegnaĵoj kaj gravuraĵoj estis belegaj. Laŭ Alexandre Rockwell lia avo plurfoje agnoskis, ke lia edzino estis eĉ pli talenta ol li mem. Sed Rockwell ankaŭ diris al mi, ke lia avino estis aparta homo ne necese donanta sin mem al unu direkto. Male Alexeieff pene dezegnadis figurojn tri horojn po tage. Li pli ofte petis konsilon al sia unua edzino ol al Claire. Do malĝojas, ke ofte oni forgesas ŝian kontribuon en tiu ĉi aventuro.

Sed Claire gravegis en tiu rilato, ĉar ŝi komprenis ne nur la mekanikon por krei tiun strangegan ilon, sed ankaŭ kiel bonigi tiun ĉi eltrovon por la artisto, kun kiu ŝi estis vivanta kaj kiu ŝi mem estis. Fakte ankaŭ ŝi dezegnis en la malhela flanko de Alexeieff. Kiam mi rigardas min mem, mi havis tiun egan bonŝancon en mia vivo renkonti intrumenton tute taŭgan al mia bezono, kiun mi mem ne kapablus eltrovi kaj eĉ ne pensus krei. Do tio estas vere grava!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin