Novaĵoj (Decembro 31)

(GMT+08:00) 2019-12-31 16:43:16     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 31a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novjaran mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping por 2020, sekve estos novaĵoj: prezidanto Xi emfazis preparojn por la Vintraj Olimpikoj okaze de malfermo de rapidega fervojlinio; ĉina kaj rusa ŝtatestroj interŝanĝis novjarajn salutmesaĝojn; kaj fine estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti la novjaran mesaĝon!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis la gravecon de la rapidega fervojlinio kunliganta Pekinon kaj Zhangjiakou, la kungastiganton de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la malfermo de la fervojlinio lunde markis novan progreson en la preparoj por la Vintraj Olimpikoj, kaj ankaŭ aliaj rilataj laboroj devas esti antaŭenpuŝitaj laŭ altaj normoj.

En 1909, la fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou, la unua fervojlinio projektita kaj konstruita de ĉinoj, havis projektitan rapidon de nur 35 kilometroj po horo. La nova rapidega fervojlinio, la plej progresinta en la mondo, havas projektitan rapidon de 350 kilometroj po horo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin marde interŝanĝis novjarajn salutmesaĝojn.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al Putin kaj la rusa popolo. Xi diris, ke 2019 estas tre eksterordinara jaro en la historio de ĉina-rusaj rilatoj. Li diris, ke en la amika atmosfero de la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, li kaj Putin kune deklaris la novan epokon de ĉina-rusaj rilatoj, malfermante la novan ĉapitron de la amikeco inter la du landoj, kaj ke ili ankaŭ subskribis kaj publikigis komunan deklaron de la du landoj pri fortigo de la tutmonda strategia stabileco, kio manifestis la firman decidon de la du landoj pri protekto de la tutmonda strategia stabileco. Li rimarkigis, ke la duflanka kunlaboro rikoltis riĉajn fruktojn en la kampoj de ekonomio kaj komerco, energio, interpopolaj interŝanĝoj, scienco kaj tekniko, kaj subnaciaj interŝanĝoj. Xi aldonis, ke en 2020, Ĉinio kaj Rusio malfermos la Jaron de Teknologia Novigado kaj kune festos la 75an datrevenon de la venko de la monda kontraŭfaŝisma milito kaj de la fondo de la UN.

Putin esprimis korajn novjarajn salutojn al Xi kaj deziris feliĉon kaj bonfarton al la ĉina popolo. Li diris, ke en 2019, pro la komuna klopodo de la du flankoj, grava progreso estis farita en la rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko, kaj ke li kaj prezidanto Xi kelkfoje renkontiĝis kaj atingis serion da gravaj konsentoj, malfermante novan vizion de reciprokprofita kunlabo inter la du landoj en diversaj kampoj.

Tiutage, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rusa paralelulo Dmitry Medvedev interŝanĝis novjarajn salutmesaĝojn.

La usona ĵurnalo New York Times lastatempe publikigis artikolon, dirante, ke la ĉina registaro sendis infanojn en Xinjiang al internulejoj, devigante ilin iri for de siaj gepatroj kaj lerni la ĉinan lingvon anstataŭ la etnajn por patriotisma edukado. La raporto plena de falsaj informoj estas senbaza kaj tute imaga.

En julio de 2019, niaj raportistoj vizitis plurajn urbojn, vilaĝojn kaj lernejojn en Xinjiang kaj interparolis kun instruistoj kaj lernantoj. Ili propraokule vidis, ke tiuj infanoj en lernejoj voĉlegis tekstojn kaj interparolis en la ĉina kaj ujgura lingvoj. Faktoj estas tute malsamaj ol la raportitaj.

Fakte, laŭ la loka eduka politiko, infanoj por la unua ĝis la tria lernojaro en Xinjiang vizitas proksimajn lernejojn kun la distanco de malpli ol duonhoro da piediro, kaj iuj lernejoj povas akcepti internulojn por la kvara ĝis la sesa lernojaro. Estis tute senbaza aserto, ke infanoj estis devigitaj iri for de siaj gepatroj. Estas kontraŭdiro, ke la ĵurnalo New York Times konfesis en sia artikolo, ke multaj familioj en malproksimaj regionoj volas sendi siajn infanojn al internulejoj.

La raporto ankaŭ akuzis la ĉinan registaron, ke ĝi kondiĉas uzi la ĉinan lingvon anstataŭ la ujguran kun la celo "neniigi" lingvojn de etnaj minoritatoj. Niaj raportistoj trovis dum la vizito, ke elementaj lernejoj kaj mezlernejoj en Xinjiang uzas sep lingvojn en la edukado, kaj ankaŭ lokanoj povas ricevi kvin-lingvajn televidajn kaj radiodisaŭdigajn programojn kaj legi multlingvajn publikaĵojn. La ĉina lingvo estas la oficiala lingvo en Ĉinio, kaj estas tute normale, ke la enlandaj lernantoj lernas la ĉinan lingvon.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde faris novjaran paroladon de 2020. Li diris, ke la tuta mondo eniros la novan jaron 2020 meze de necerteco kaj nestabileco, kaj ke la tutmonda junularo estas la plej granda fonto de la monda espero.

Guterres diris en la parolado, ke la mondo alfrontas malsamajn defiojn, inkluzive de longtempa neegaleco kaj pliiĝanta malamo. Li akcentis, "Ni ne povas esti generacio, kiu trompas sin kaj febrigas la teron."

Li diris, ke ankoraŭ estas espero. La juna generacio ĉe la frontlinio estas la ĉefa novaĵo de la klimata agado ĝis seksegaleco kaj batalo por homaj rajtoj. Li vokis subteni la junan generacion ludi sian rolon en modlado de la mondo.

Lunde en regula gazetara konferenco de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en Pekino, Geng Shuang, proparolanto de la ministerio, diris, ke la ĉina flanko atendas, ke membroj de la Sekureca Konsilio de la UN portos respondecojn kaj alprenos pozitivajn agojn por politike solvi la demandon de la korea duoninsulo.

Laŭ konigo, lunde la Sekureca Konsilio de la UN okazigos neoficialan kunvenon kaj faros la duan diskuton pri la projekto de rezolucio, prezentita de Ĉinio kaj Rusio, por nuligi partajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). Demandite, Geng Shuang diris, ke estas la deirpunkto de la projekto de Ĉinio kaj Rusio persisti en protekto de paco kaj stabileco de la korea duoninsulo, persisti en solvado de demando per dialogo kaj intertraktado kaj persisti en samtempa akcelado de konstruado de mekanismo por longedaŭra paco de la duoninsulo kaj realigo de sennukleigo de la duoninsulo. Ĉinio kaj Rusio proponis nuligi partajn sankciojn kontraŭ KDPR, kio celas kontentigi racian postulon de la KDPR pri humaneco kaj subteni procezon de politika dialogo.

Lunde la iraka registaro kondamnis usonan atakon al la bazo Hashd Shaabi, kiu troviĝas proksime al la iraka landlimo kun Sirio. La atako mortigis 25 homojn kaj vundis 51 aliajn.

La Iraka Nacia Sekureca Konsilio deklaris post urĝa sesio, ke la iraka registaro forte kondamnas la usonan atakon, kiu atencis la irakan suverenecon. La deklaro diris ankaŭ, ke la atako puŝis Irakon reekzameni rilatojn kun la koalicio gvidata de Usono en kampoj de sekureco, politiko kaj leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin