Novjara Mesaĝo de Xi Jinping por 2020

(GMT+08:00) 2019-12-31 20:54:18     Redaktoro:Shanshan

Kamaradoj, amikoj, sinjorinoj, sinjoroj:

Baldaŭ venos la jaro 2020, mi donas al vi novjarajn bondezirojn en la ĉina ĉefurbo Pekino.

En 2019, ni rikoltis fruktojn per ŝvito kaj marŝis antaŭen per firmaj paŝoj. En tiu ĉi jaro, altkvalita disvolviĝo estis stabile antaŭenigita, la enlanda produktovaloro kalkuliĝis al preskaŭ 100 000 miliardoj da juanoj, kaj pokapa malneta nacia produkto superis 10 000 usonajn dolarojn. Ĉinio akiris esencan progreson en la Tri Kampanjoj: antaŭmalhelpi kaj solvi gravajn riskojn, elimini malriĉecon laŭ ekzaktaj paŝoj, kaj fari preventadon kaj reguligadon kontraŭ poluado. Pekino, Tianjin kaj Hebei kunlabore disvolviĝis, ekonomia zono de Jangzi-rivero evoluiĝis, la Grandgolfa Areo Guangdong-Honkongo-Makao bone konstruiĝis, rapide progresiĝis la integriĝo en la Jangzi-Delto, mediprotekto kaj altkvalita disvolviĝo de la baseno de la Flava Rivero fariĝis ŝtata strategio. Preskaŭ 340 malriĉaj gubernioj sin liberigis de malriĉeco, pli ol 10 milionoj da homoj forskuis malriĉecon. La sondilo Chang'e-4 historie unuafoje surteriĝis en la dorsa parto de la luno, la portoraketo Changzheng-5 estis sukcese lanĉita, la esplorŝipo Xuelong-2 unuafoje sukcese navigaciis en la Suda Poluso, la tuttergloba enretiĝo de la Naviga Satelita Sistemo BeiDou restis en la fina spurto, komerca uzo de la kvina generacio de telekomunika teknologio estis rapide plenumata, ekfunkciis la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno…… tiuj atingoj estis koncentritaj per laboroj kaj klopodoj de novepokaj batalantoj, kaj elmontris eksterordinarajn brilojn de fortoj de Ĉinio.

En la pasinta jaro, reformo kaj malfermo senĉese pliigis viglecon de disvolvado. Reformo de institucioj partiaj kaj ŝtataj sukcese plenumiĝis. Pliiĝis eksperimentaj zonoj kaj la nova regiono de la Ŝanhaja Eksperimenta Liberkomerca Zono. La Merkato de Scienco-Teknika Novigado ("STAR" Sci-Tech innovation boaRd) estis sukcese starigita. La sumo de impostoredukto superis 2 duilionojn da juanoj. Persona laŭenspeza imposto plialtiĝis, prezo por uzo de ofte uzataj medikamentoj malaltiĝis, pliigo de rapideco kaj malaltigo de prezo de la interreto oportunigis popolan vivon, klasifiko de balaaĵoj gvidis novan malaltkarbonan vivmanieron. "La jaro pri malpezigo de ŝarĝoj de bazaj organizoj" malpezigis premon de bazaj kadroj. En la tuta lando ĉie videblas novaj ŝanĝiĝoj kaj novaj fenomenoj.

En la pasinta jaro, reformo de nacidefendo kaj armeo estis firme antaŭenpuŝita, la popola armeo prezentis novan aspekton en la nova epoko. Ni faris militan paradon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, organizis celebradon pri 70-jara datreveno de fondiĝo de mararmeo kaj aerarmeo, kaj organizis la 7an Mondan Sportkunvenon de Armeanoj. La unua aviadilŝipo, produktita de Ĉinio, estis metita al aktiva servo. Ĉinaj armeanoj ĉiam estas fera granda muro, kiu protektas nian ŝtaton. Ni kune salutas tiujn, kiuj lojale defendas nian landon!

En 2019 la plej neforgesebla afero estis solena celebrado de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ni aplaŭdis pri brilaj atingoj de nia lando en la pasintaj 70 jaroj, kaj ni estis korskuitaj de forta patriotismo. Milita parado estis plena de

potenco kaj majesto, amasparado estis energiplena, kaj la placo Tian'anmen fariĝis maro de ĝojo. La tuta lando estis ornamita per ruĝa koloro, homaj vizaĝoj estis plenaj de fiera rideto. La kanto "Mi kaj Mia lando" estis kantata ĉie. Niaj larmoj ŝprucis el niaj okuloj pro kortuŝo de patriotismo, kaj ja estis la patriotismo, kiu starigis nian nacian dorson. Ĉio ĉi fariĝis fluego, kiu kantis pri Ĉinio kaj la nova epoko, kaj donis al ni senĉesan forton.

En la pasinta jaro mi vizitis multajn lokojn. Nova regiono de Xiong'an glate disvolviĝis, havenoj en Tianjin prosperiĝis, la viccentro de Pekino vigliĝis, stepo de la Interna Mongolio estas grandioza kaj bela, Hexi-koridoro en Gansu-provinco havas miljaran historion, la Flava Rivero grandioze belegas, ĉe la ambaŭ bordoj de Huangpu-rivero, homoj vivas riĉe kaj ĝoje. Diversaj lokoj de nia lando ĉie estas belaj kaj prosperaj. Trairante la marŝan vojon de la ĉina revolucio, mi trovis mian originan aspiron. De Yudu de la provinco Jiangxi, kie komenciĝis la longa marŝado de la Ruĝa Armeo ĝis Xinxian-gubernio de Henna-provinco, kie situas muzeo pri revolucio de ĉefurbo de la tiama Sovetiaj Regionoj de la provincoj Hubei, Henan kaj Anhui; de la monumento de okcidenta terarmeo en Gansu-provinco ĝis revolucia memoriga halo de la Aroma Monto en la antaŭurbo de Pekino, ĉio ĉi tio pensigis min. Origina aspiro kaj misio estas nia senlaca movforto por marŝi sur la vojo en la nova epoko.

Kiel antaŭe malgraŭ mia okupideco, mi ĉiam vizitas kamparanojn. Ili diris al mi elkorajn vortojn kaj mi ĉiam memoras. La amasoj de la etno Dulong de Gongshan, Yunnan, kamparanoj de Xiadang-urbeto de Shouning-gubernio de Fujian-provinco, ĉiuj soldatoj de "plotono Wang Jie", studentoj de ĉampiona klaso de postdiplomiĝa studado en Pekina Sporta Universitato, geknaboj de Makao kaj volontula maljunulo, skribis leteron al mi. En mia respondo, mi laŭdis iliajn akiritajn atingojn kaj esprimis bonan bondeziron.

En la pasinta jaro, multaj homoj kaj aferoj kortuŝis nin. Zhang Fuqing, kiu neniam ŝanĝis sian originan aspiron; Huang Wenxiu, kiu dediĉis sian junecon kaj vivon al elimino de malriĉeco; 31 bravuloj, kiuj kontribuis sian vivon en batalo kontraŭ incendio en Muli de Sichua-provinco; Du Fuguo, kiu protektis sian kunbatalanton per sia propra korpo; ĉina virina volejbala teamo gajnis la Modan Ĉampionadon per 11 sinsekvaj venkoj, kaj tiel plu. Ankaŭ multaj nekonataj herooj kontribuis al nia socio kaj kreis eksterordinarajn vivojn.

En la jaro 2019, Ĉinio daŭre brakumas la mondon. Ni organizis la 2an Forumon pri Internacia Kunlaboro de la Iniciato "Zono kaj Vojo", Pekinan Mondan Hortikulturan Ekspozicion, Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, la 2an Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion, kio montris al la mondo civilizacian, malferman, kaj inkluzivan Ĉinion. Mi renkontiĝis kun multaj ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj, dividis kun ili ĉinajn opiniojn, akcelis amikecon kaj profundigis komunan konsenton. Estas pluraj landoj, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Ĝis nun sume 180 landoj starigis diplomatiajn rilatojn kun ni. Niaj amikoj troviĝas tra la mondo.

La jaro 2020 havas mejloŝtonan signifon. Ni ĉiu-flanke finkonstruos la bonstatan socion kaj realigos la unuan centjaran celon. La jaro 2020 ankaŭ estas la ŝlosila jaro por elimini malriĉecon. Ni devas kune klopodi, venki ĉiajn malfacilojn, forigi niajn mankojn, firmigi niajn bazojn, senŝaneliĝe venkos malriĉecon, kaj laŭplane realigos eliminon de malriĉeco de ĉiuj malriĉaj kamparanoj kaj gubernioj.

En la antaŭaj tagoj, mi ĉeestis la 20an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo, mi estas kontenta pri prospero kaj stabileco de Makao. La sukcesa praktiko de Makao montras, ke la principo "unu lando, du sistemoj" povas esti bone funkciigita, kaj estas subtenataj de popolanoj. En la pasintaj kelkaj monatoj, la situacio de Honkongo altiris nian atenton. Kiel povus esti hejmloko por vivi kaj labori, sen harmonia kaj stabila medio! Ni tutkore deziras prosperon al Honkongo kaj bonfarton al samlandanoj de Honkongo. Prospero kaj stabileco ne nur estas komuna deziro de honkongaj samlandanoj, sed ankaŭ de ĉiuj ĉinoj.

La historia rivero senĉese fluas, de tempo al tempo ĝi trankviliĝas, iafoje ĝi ondas. Ni timas nek ventegon, pluvegon, nek malfacilojn. Ĉinio firme marŝas sur la vojo de paca evoluado, firme konservas mondan pacon kaj akcelas komunan disvolviĝon.

Ni deziras al la tutmonda popolo man-en-mane, kune konstrui "Zonon kaj Vojon", antaŭenpuŝi starigon de la komunumo kun komuna estonteco,kaj senĉese klopodi por krei belan estontecon de la Homaro.

Ĝuste en tiu ĉi momento, multaj homoj ankoraŭ restas ĉe siaj postenoj, multaj homoj defendas nian sekurecon, multaj homoj pene laboras. Dankon pro ilia diligenteco!

Ni kune kaptu ĉiun minuton, ne vanigu belan tempon, kaj kune bonvenigu la jaron 2020.

Feliĉan Novjaron!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin