Ĉinio daŭre penas por redukti tutmondajn "deficitojn"

(GMT+08:00) 2019-12-31 19:03:50     Redaktoro:Yu

En sia libro "La Mondo Estas Plata: Konciza Historio de la 21a Jarcento", usona verkisto Thomas Friedman priskribis grandajn ŝanĝiĝojn kaŭzitajn de tutmondiĝo al la vivo de homoj. Sed en la jaro 2019, la mondo suferis baton de la subtera fluo kontraŭ tutmondiĝo kaj alfrontis la defiojn de kvar ĉefaj "deficitoj" de regado, konfido, paco kaj disvolvado. Friedman diris dum intervjuo kun raportistoj en oktobro de 2019, ke tutmondiĝo ne estas bona aŭ malbona, sed la ŝlosilo estas kiel regi ĝin. En la pasintaj 30 jaroj li plurfoje vizitis Ĉinion. Li diris, ke Ĉinio profunde impresis lin.

Ankaŭ la klopodoj de Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo por protekto de ekonomia tutmondiĝo kaj redukto de ĉefaj kvar "deficitoj" de la mondo faris profundan impreson sur la mondo.

En 2019, daŭre disvastiĝis ne-tradiciaj sekurecaj minacoj inkluzive de klimatŝanĝiĝo, interreta sekureco kaj krizo de rifuĝintoj. Por maksimumigi siajn interesojn, iuj landoj efektivigis unuflankecon kaj komercan protektismon, negetive influante la tutmondan regadan sistemon kaj multflankan sistemon. La Internacia Mona Fonduso kvarfoje malaltigis sian anticipon pri ekonomia kresko de la mondo ĝis 3%, la plej malalta nivelo de post la monda financa krizo en 2008.

Sub tia situacio, la ĉina ideo pri tutmonda regado bazita sur kuna diskuto, komuna konstruado kaj kundivido povas esti bona solvo al la "deficitoj". En 2019, sur kelkaj platformoj de internacia kunlaboro, inkluzive de la Grupo 20 kaj Pintkunveno de BRICS-Landoj, Ĉinio reasertis subteni la internacian ordon kun la UN ĉe la kerno kaj konstrui pli justan kaj racian tutmondan regadan sistemon. La kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio klare promesis, ke Ĉinio aktive partoprenos en reformo kaj konstruado de la tutmonda regada sistemo, kio eligis klaran signalon firme konservi mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin