Shen Haixiong salutas al fremdlandaj aŭskultantoj por nova jaro

(GMT+08:00) 2020-01-01 16:04:00     Redaktoro:Xiong


La 1an de januaro 2020, Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo donas salutvortojn kaj bondezirojn por la nova jaro al tutmondaj aǔskultantoj per Ĉina Radio Internacia kaj retejo. Jen estas la novjara mesaĝo:

Karaj amikoj:

2020 estas bonŝanca cifero, kaj laŭ la ĉina homonimo signifas "ai ni ai ni (ami vin, ami vin)". Ĉe la Novjara Tago de 2020 mi, nome de Ĉina Komunikila Grupo, bondeziras al vi feliĉan novan jaron!

La historio de la homaro konsistas el diversaj memoroj. La memoroj en 2019 fariĝis historio. En la 1a de oktobro ni solene festis la 70an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Ĉiuj amikoj spektis la dokumentan filmon "Ni Marŝas sur Larĝa Vojo" en diversaj lingvoj, la rekte elsenditan filmon "Milita Parado de la Nacia Tago de Ĉinio, 2019" kun superalta difino 4K, ktp, por ekkoni la 70-jaran esceptan vojon de nova Ĉinio. Mi ricevis sincerajn gratulojn el multaj amikoj. Sinjoro Francesco Maringio, itala spertulo pri Ĉinio, diris per mesaĝo: "Mi volas admiri elstaran atingon gajnitan de Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj. Mi opinias, ke la ĉina popolo certe estas fiera pro tio."

En la pasinta jaro ni klopode kaptis ĉiujn brilajn momentojn en la vojo de la progreso de Ĉinio kaj prezentis veran kaj ampleksan Ĉinion en la nova epoko. Uzante novajn komunikilajn teknikojn kaj rimedojn 5G+4K/8K+AI, ni sukcese raportis Internacian Kunlaboran Forumon de la "Zono kaj Vojo", Dialogan Kunvenon pri Azia Kulturo, aktivadon festantan la 20-jariĝon de makaa reveno al la patrujo, ktp. Ni publikigis diversajn lingvajn videojn "Literaturaj Citaĵoj Ŝatataj de Xi Jinping", "Se Nacia Trezoro povus Paroli", ktp, malfermis fenestron por profunde konigi al amikoj la longtempan historian kulturon kaj la valoran ideon de Ĉinio en la nova epoko. Per la tuttergloba aktivado "Marŝi kun Ĉinio" por uzantoj de nia grupo kaj aliaj aktivadoj, pli multaj amikoj fariĝas fanoj de Ĉinio.

Nur estas 2 jaroj post la establiĝo de Ĉina Komunikila Grupo, tamen ni scias, ke en la nuna interreta epoko, se oni ne progresas, do li regresos. Ni firme memoras vortojn de Xi Jinping, tio estas "bone konstrui kaj funkciigi la novajn mediatojn kaj novan platformon", persistas en novigo, kaj direktiĝas al internacia unuaklasa nova komunikilo. En la pasinta jaro ni komencis konstruadon de ŝtata eksperimentejo por sona kaj videa produktaĵoj kun superalta difino, kaj malfermis la unuan novmediatan platformon, nomatan Yangshipin, bazitan sur la 5a generacio de telekomunika teknologio en Ĉinio. La Ĉina Komunikila Grupo funkciigis reforman formon kaj publikigis pli ol 200 programojn por niaj uzantoj.

Amplekse, objektive kaj honeste raporti la zorgatajn aferojn en la tuta mondo estas persista principo de ni. Ni persistas en malferma kaj kunlabora sinteno fari interŝanĝojn kun aliaj fremdlandaj komunikiloj.

Tamen mi bedaŭras, ke iuj okcidentaj amaskomunikiloj senfakte raportis pri aferoj de Ĉinio. Ni opinias, ke fakto estas vivo de novaĵo. Se oni laŭ imago farus raporton, do tio estus serioza damaĝo por la amaskomunikilo. Tio meritas alarmon por ni ĉiuj raportistoj.

William Hazlitt, brita verkisto en la 18a jarcento diris, ke "senscio estas sekvo de antaŭjuĝo". Serĉi fakton kaj senigi antaŭjuĝon estas tre trezore. La Ĉina Komunikila Grupo persistos en justa starpunkto disvastigi veron de aferoj al la internacia socio.

Zhang Jiuling, ĉina poeto en la dinastio Tang, diris, ke "ne estas proksimo kaj malproksimo inter homoj". Ni renkontiĝas en la mondo, kio estas destinita de la sorto. Kiam mi faris viziton en Brazilo kaj Argentino, mi ĝoje vidis plantojn similajn al tiuj en Kantono, kie mi iam laboris. En Italio kaj Hispanio mi ĝuis vinon kaj viandon similajn al manĝajoj en mia hejmlando. La ideo pri "terglobo-vilaĝo" estas vera! En tiu ĉi vilaĝo, homoj interŝanĝas opiniojn kaj miksiĝas. Mi ĉiam opinias, ke la interŝanĝoj de amaskomunikiloj povas elimini fremdecon kaj antaŭjuĝon. Pli kaj pli multe nekonataj homoj povas fariĝi amikoj per la amaskomunikiloj.

Ĉi tiu jaro estas ankaŭ ŝlosila por atingi decidan venkon en la konstruado de bonstata socio kaj por adiaŭi absolutan malriĉecon de la lando kun 1,4 miliardoj da popolanoj. La Ĉina Komunikila Grupo disvastigos pli multajn ĉinajn kaj tutmondajn rakontojn per pli perfektaj normoj kaj liveros pli multajn pozitivajn energiojn por puŝi konstruadon de la sortkomunumo de la homaro.

En la jaro 2020, kun amo en la homaro!

Benon al Ĉinio, al la tuta mondo, kaj al vi!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin