Portreta Arta Ekspozicio de Membrolandoj de ŜKO okazis en Pekino

(GMT+08:00) 2020-01-02 14:41:47     Redaktoro:Xiong

Dancisto

Liu Jude (Ĉinio)

En la 28a de decembro en Tsinghua Universitato okazis gazetara konferenco kaj inaŭguro de la "Portreta Arta Ekspozicio de Membroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo". Su Dan, vicestro de Arta Muzeo de Tsinghua Universitato, kaj Xu Hong, estro de scienca departamento de Arta Muzeo de Tsinghua Universitato, faris konigon de la ekspozicio. Ses reprezentantoj de membroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo respektive respondis demandojn de raportistoj. Poste Su klarigis planon de la Arta Muzeo de Tsinghua Universitato en la jaro 2020. Sume pli ol 200 homoj ĉeestis al la inaŭguro. Laŭ konigo, la ekspozicio daŭros al la 29a de marto en 2020.

Ĉifoje la ekspozicio prezentis pli ol 100 artaĵojn de membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo. La ĉeftemo de ĉifoja ekspozicio estas portreto. Tio celas reflekti kulturon kaj vidarton de membrolandoj per tiuj portretoj. Oni povas rigardi artaĵojn de pli ol 70 artistoj el sep landoj en la ekspozicio.

Portreto de Patro

Bernadskiy Gennady Valentinovich (Rusio)  

De la longa historio, oni rigardis "Silkan Vojon" kaj "Novan Vojon sur Maro" kiel pontojn en la mondo. Ili fariĝas miksiĝo de la kulturoj en Azio kaj Eŭropo. La historio montris, ke reciproka lernado de diversaj kulturoj estas baza karakterizo kaj grava movforto de la homaro. En la procezo de la miksiĝo, kultura kaj arta interfluado estas la plej bona ponto de la interŝanĝoj inter diversaj membrolandoj.  

La "Portreta Arta Ekspozicio de Membroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo" estas ekspozicio de bildoj. Ĝi reflektas funkcion de cirkonstanco en malsamaj regionoj al artaĵoj. La ekspoziciaĵoj prezentas malsamojn de ni kaj reflektas diversajn vivstatojn de la homaro. La ekspozicio celas konstrui artan ponton por fortigi kulturajn interŝanĝojn de artistoj en diversaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin