Publikiĝis artikolo de Xi pri sistemo kaj regado de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-02 12:47:19     Redaktoro:Yu

Artikolo de prezidanto Xi Jinping pri subteno kaj plibonigo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenigo de modernigo de la sistemo kaj regada kapablo de Ĉinio estis publikigita merkrede en ĉi-jare unua numero de la gazeto Qiushi.

En la artikolo, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis, ke la decido adoptita en la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato en oktobro plene respondis al la ĉefa politika demando pri tio, kion Ĉinio devas subteni, firmigi, plibonigi kaj disvolvi en la kampoj de la ŝtata sistemo kaj la nacia regada sistemo.

La artikolo emfazis la gravecon montri firman fidon pri la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj diris, ke instituciaj avantaĝoj estas la plej grandaj avantaĝoj de lando kaj la konkurenco de diversaj sistemoj estas la plej fundamenta inter landoj.

Por plene apliki kaj efektivigi la spiriton de la plena sesio de la KPĈ, la artikolo substrekis la gravecon firme subteni kaj firmigi la sistemon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, plibonigi kaj disvolvi la sistemon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj ĉina regadan sistemon, kaj strikte observi la sistemon kaj efektivigi ĝin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin