Ĉina kaj ekvadora ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de 40a datreveno de diplomatiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2020-01-02 12:51:55     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulajn mesaĝojn ĵaŭde kun sia ekvadora paralelulo Lenin Moreno, okaze de la 40a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia gratula mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Ekvadoro havas profundan tradician amikecon, kaj dum la pasintaj kvar jardekoj sane kaj stabile disvolviĝis duflankaj rilatoj sur la principoj de egaleco, reciproka profito, kungajna kunlaboro kaj komuna disvolviĝo. Xi memoris, ke dum lia ŝtata vizito al Ekvadoro en novembro de 2016, la du landoj establis ampleksan strategian partnerecon, puŝante duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj sur rapidan vojon, kaj ankaŭ la sukcesa vizito de Moreno al Ĉinio en decembro de 2018 aldonis novan impulson al ĉina-ekvadoraj rilatoj. Xi diris, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Ekvadoro, kaj li volas labori kun Moreno por preni la 40an datrevenon kiel novan deirpunkton por pli granda disvolviĝo de la ĉina-ekvadora ampleksa strategia partnereco.

Moreno diris en sia mesaĝo, ke de post kiam Ekvadoro kaj Ĉinio establis diplomatiajn rilatojn antaŭ 40 jaroj, amikeco, progreso kaj disvolvado estis la ĉefa elemento de iliaj rilatoj, kaj surbaze de tio, la du landoj konstruis ampleksan strategian partnerecon. Li aldonis, ke lia ŝtata vizito en decembro 2018 al Ĉinio plifortigis la ampleksan strategian partnerecon de la du landoj. Moreno esprimis sian esperon, ke la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Ekvadoro kaj Ĉinio plialtiĝos en la estonteco, por fari novajn kontribuojn al la bonfarto de la du popoloj kaj prospero de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin