Honkongo ne estas ŝakpeco de iuj fremdlandaj politikistoj

(GMT+08:00) 2020-01-02 19:11:34     Redaktoro:Yu

Lastatempe iuj fremdlandaj politikistoj sendis komunan leteron al Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. En la letero ili kalumniis la honkongan policon, kiu strikte plenumis sian devon pri konservo de socia ordo, kaj atakis la liberecon kaj laŭleĝan regadon, pri kiuj fieras Honkongo. Ili ankaŭ senhonte proponis establi sistemon pri internacia sendependa enketo, publike intervenante en la aferojn de Honkongo. Merkrede matene la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono publikigis deklaron, dirante, ke rimarkoj en la letero estas senbazaj kaj misgvidaj, kaj ke iuj en la okcidenta socio prenas Honkongon kiel ŝakpecon por atingi siajn celojn.

Ĉiuj konsciencaj homoj en la mondo bone scias, kio estas ilia celo. Por malordigi Honkongon kaj reteni la disvolvadon de Ĉinio, iuj fremdlandaj politikistoj prenis ĉiajn ruzaĵojn. La tiel nomata publika letero estas ilia nova rimedo premi la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio. Ili intencis trompi homojn, kiuj ankoraŭ ne scias la veron, kaj estigi tiel nomatan "internacian premon" kontraŭ Ĉinio.

Fakte, la honkonga polico ĉiam sin detenis kaj klopodis restarigi socian ordon per minimuma forto. Ili neniam uzis forton kontraŭ "protestantoj", sed nur konvene reagis al kontraŭleĝaj agoj de "protestantoj", konforme al internaciaj normoj de homaj rajtoj. De post la apero de perfortaĵoj en Honkongo, neniu "protestanto" mortis rekte pro agado de la polico, sed male, entute 520 policanoj estis vunditaj dum deĵoro.

En la pasintaj 22 jaroj de post sia reveno al la patrujo, Honkongo realigis rimarkindan disvolviĝon sub la gvidado de la principo "unu lando, du sistemoj". Malgraŭ la okazaĵoj pro revizio de la Leĝo pri Rifuĝintaj Krimuloj, la regisatro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono tute kapablas trakti nunajn defiojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en sia novjara parolado por 2020, ke li sincere esperas bonon por Honkongo kaj honkongaj samlandanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin