Ĉinaj oficistoj refutis raportojn de alilandaj mediatoj pri Xinjiang

(GMT+08:00) 2020-01-03 19:05:29     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede en Urumĉio, la ĉefurbo de Ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, oficistoj de la Oficejo pri Informoj sub la registaro de la regiono okazigis gazetaran konferencon kaj respondis demandojn de alilandaj mediatoj.

Parhat Rozi, vicsekretario de la komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Kashgar

Demando (D) :
Lastatempe la ĵurnalo New York Times raportis, ke la registaro de Xinjiang sendis geknabojn al pensionaj lernejoj, "apartigi" ilin de iliaj gepatroj per forto, "per la ĉina lingvo (Putonghua) anstataŭigi naciminoritatajn lingvojn" kaj "cerbolavi" ilin per patriota edukado. Kion vi opinias pri tio?

Respondo (R) :
Parhat Rozi, vicsekretario de la komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Kashgar, refutis la raporton kaj diris, ke "la raporto estas senbaza kaj ĉio estas falsa. Ĝi estas tute subjektiva imago". Li aldonis, ke la raporto estas "memkontraŭdira".
Rozi diris: "Edukado de pensionaj lernejoj estas efika vojo por altigi edukan nivelon kaj malpliigi ŝarĝon de lernantoj kaj iliaj patroj en ĉinaj foraj regionoj."
Rozi substrekis: "En Xinjiang divernivelaj registaroj plene respektas homajn rajtojn kaj liberecon de ĉiuj naciminoritatoj pri uzado de iliaj parolaj kaj skribaj lingvoj."
Rozi aldonis, ke la Okcidento priskribis "cerbolavadon" pri patriota edukado en Xinjiang, kio estas la tipa duobla normo. 

D: Lastajn tagojn en alilandaj sociaj mediataj platformoj aperis tiaj "mesaĝoj", kiuj diras, ke perdiĝis iliaj parencoj kaj amikoj en Xinjiang. Pri tio kiel vi opinias?

R: Rozi diris, ke la plejpartaj tekstoj de tiuj mesaĝoj kaj fotoj estas falsaj, kaj la faktoj montras, ke tiuj nomataj "perditaj personoj" nun vivas enorde kaj stabile.
Rozi diris: "Ekzemple, Rozimamat Atawula, kiun menciis la mesaĝoj, nun laboras en ŝu-produkta fabriko en Hotan kun la monata salajro de 2 500 juanoj. Abdukelim Abudrey, ankaŭ menciita, nun stabile vivas en Urumĉio post sia emeritiĝo el publika busa transporta kompanio."

Guli Ablem, vicdirektoro de Xinjiang-a regiona kultura kaj turisma departemento

D: Lastatempe nomataj "famuloj" de Usono kaj Eŭropo atakis politikojn de Xinjiang en sociaj komunikiloj, kio vekis grandan atenton interrete. Kion vi opinias?

R: Guli Ablem, vicdirektoro de Xinjiang-a regiona kultura kaj turisma departemento: "Mi ne scias, ĉu la nomataj 'famuloj' venis al Xinjiang, sed iliaj okuloj estas blindaj pro falsaj novaĵoj kaj iliaj juĝoj estas influitaj pro la senbazaj akuzoj. Ni bonvenigas la 'famulojn' viziti Xinjiang. Se ili havas konscion, disting-kapablon pri vero kaj persiston en la principo de justeco kaj objektivo, ili vidos la veran Xinjiang."
Ablem aldonis, ke Xinjiang estas neapartigebla parto de la ĉina teritorio kaj la ĉina registaro sufiĉe laŭleĝe protektas la egalajn rajtojn kaj liberecon de diversaj naciminoritatoj de Ĉinio.
Ŝi diris, ke la registaro ĉiam rigardas la aspiron de homoj pri pli bona vivo kiel propran laboran celon kaj persistas en plibonigo de vivo de homoj per fruktoj de disvolvo. Kaj diversaj naciminoritataj homoj nun havas pli fortan senton de gajno, feliĉo kaj sekureco.

D: Lastatempe la irlanda ĵurnalo The Irish Times publikigis la raporton titolitan "Esti Familio": Ĉinio Sendis Oficistojn por Loĝi kun Xinjiang-aj naciminoritatoj ('Become Family': China Sends Officials to Stay with Xinjiang Minorities.). Ankaŭ iuj alilandaj amaskomunikiloj raportis: "boparenciĝo celas observi ujgurojn", "devigis naciminoritatojn manĝi porkaĵojn", "dormas sur sama lito han-viro kaj loka virino" ktp. Kiel vi opinias?

R: Rozi diris, ke tiuj, kiuj fabrikis tiujn famojn, estas "ekstreme nigraj kore" kaj "ekstreme malestimindaj kaj neprezenteblaj".
Li menciis Peter Goff, ĵurnaliston de The Irish Times, kiu ne intervjuis Imam aŭ ujgurojn, menciitajn dum sia raportado, kaj la doplomitaj trejnitoj, kiujn li intervjuis en sia raporto, ne diris tion, kion li skribis en la raporto. Li fabrikis siajn raporton kaj intervjuon.
Pri la anoncita "porkaĵa plado" Rozi prezentis foton pri manĝado, en foto ekzistas multaj pladoj kaj inter ili unu estas farita el porkaĵo.
De 2016 en Xinjiang funkcias "Naciminoritata Unueca Kampanjo" kaj koncernaj reklamoj inter registaraj oficistoj kaj membroj de diferencaj naciminoritatoj. Ili estas efikaj metodoj por fortigi naciminoritatan unuecon kaj akceli interŝanĝojn kaj komunikadojn, tial estas bonvenigataj de membroj de ĉiuj naciminoritataj grupoj.

D: Lastatempe en Twitter, Facebook kaj aliaj eksterlandaj retejoj disvastiĝis la karikaturo pentrita de japana artisto Tomomi Shimizu titolita "Kio okazis ĉe mi – La depozicio de ujgura virino", kiu rakontas pri persekutado de ujgura virino Mihrigul Tursun post ŝia eskapo el centro de profesia edukado kaj trejnado. Kiel vi opinias?

R: Ablem refutis la mensogon de Tursun kaj klarigis la fakton:
Tursun estis loĝanto en la gubernio Qiemo de la Mongola Aŭtonoma Subprovinco Bayanogol en Xinjiang. En januaro de 2012 en Egiptio ŝi faris registron por edzigi egipton al si. En marto de 2012 ŝia edzo sciigis la publikan sekurecan buroon de la gubernio Qiemo, ke Tursun jam ricevis egiptan nacianecon. Demandinte pri la opinio de Tursun kaj konfirmite de Tursun pri nuligo de ŝia ĉina nacianeco, la buroo de Qiemo forstrekis la rajton pri eterna restado de Tursun kaj ŝiaj du gekanboj.
La 21-an de aprilo 2017 Tursun estis malliberigita de la publika sekureca buroo de Qiemo pro tio, ke ŝi estis suspektata pri instigo de naciminoritata malamiko kaj diskriminacio. Poste estis trovite, ke ŝi havas infektajn malsanojn inkluzive de sifiliso. Pro humanaj konsideroj la publika sekureca buroo de la gubernio Oiemo finis la devigajn rimedojn kontraŭ ŝi la 10-an de majo 2017.
Krom la 20 tagoj da mallibereco, dum sia restado en Ĉinio Tursun estis tute libera. Laŭ notoj Tursun vojaĝis 11 fojojn inter Ĉinio, Egiptio, la Uuniĝintaj Arabaj Emirlandoj, Tajlando kaj Turkio.
Tursun nenima estis malliberigita de la polico de Urumĉio. Ŝi neniam ricevis malliberejan edukadon en iu ajn centro de profesia edukado kaj trejnado.
Ablem diris, ke la japana artisto scias nenion pri Xinjiang. Ŝi invitas ŝin al Xinjiang por trovi la veron de Xinjiang.

D: Iuj eksterlandaj retanoj lanĉis la agadon "Ĉinio mortigas islamanojn" en Twitter kaj "kondamnis la ĉinan premon al ujguraj islamanoj".

R: Ablem diris, ke la kontraŭterorisma kaj senradikaliga laboro de Xinjiang ne celas iun ajn apartan regionon, naciminoritatan grupon, aŭ religion, kaj neniam rilatas al speciala naciminoritata grupo aŭ religio. Tiuj mesaĝoj en sociaj mediatoj por nigrigi ĉinan xinjiang-an politikon estas organizitaj aktivadoj por kalumini la ĉinan registaron. Kaj la xinjiang-a registaro "forte kondamnas" tiujn aktivadojn.
Ŝi diris, ke centroj de profesia edukado kaj trejnado celas terorisman minacon.
Ŝi diris ankaŭ, ke Ĉinio invitis pli ol mil diplomatojn kaj oficistojn el diversaj landoj kaj internaciaj organizoj viziti la aŭtonoman regionon, inkluzive de centroj de profesia edukado kaj trejnado. Kaj ili diris, ke la centroj estas "utilaj spertoj kaj sukcesaj ekzemploj por la internacia komunumo en batalado kontraŭ terorismo kaj ekstremismo".
Kaj la klopodoj de Ĉinio por protekto de homaj rajtoj estis laŭditaj de la internacia komunumo.

D: Iuj raportoj diras, ke granda nombro da moskeoj estis malkonstruitaj en Xinjiang. Kiel vi opinias?

R: Rozi atakis la akuzon kaj diris, ke tio estas "falsa akuzo" kaj la regiona registaro "tute plenumas" la liberecon de religio. Li substrekis, ke la rajto de religio estas garantiata de leĝo. Li diris, ke okcidentaj politikistoj uzis duoblan normon, intervenis en internajn aferojn de Ĉinio kaj faris tiun akuzon.
Li ankaŭ citis, ke en la frua tempo de reformado kaj malfermo (en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento) la nombro de moskeoj kalkuliĝis al pli ol 2 000, kaj nun la nombro jam superis 24 000, kio signifas, ke meznombre po 530 islamanoj disponas unu moskeon. Kaj la nombro de religiaj personoj pliiĝis ĝis 29 000 de 3 000.

D: Laŭ raporto ekzistas deviga laboro en centroj de profesia edukado kaj trejnado en Xinjiang kaj iuj entreprenoj ricevis malmultekostajn laborfortojn el la centroj. Ĉu estas vero ?

R: Rozi diris: "Neniu deviga laboro tie." La centroj celas trejni personojn por ke ili havu profesiajn teknikojn kaj sin vivtenu. Li diris, ke la homoj, kiuj finis trejnadon en la centroj, jam trovis stabilajn laborojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin