18 homoj mortis pro ŝarĝaviadila kraŝo en Sudano

(GMT+08:00) 2020-01-03 13:57:32     Redaktoro:Li
Ĵaŭde proparolanto de la sudana armeo diris, ke tiuvespere sudana armea ŝarĝaviadilo AH-12 kraŝis nelonge post ekflugo de la flughaveno El Geneia de la ŝtato Okcident-Darfuro. 18 homoj mortis en la akcidento.

Deklaro diris, ke la 18 homoj kiuj mortis en la akcidento inkluzivas 7 deĵorantojn, 3 juĝistojn kaj 4 infanojn. Nun la enketo daŭras.

La deklaro diris ankaŭ ke la ŝarĝaviadilo antaŭe transportis medicinajn materialojn al la Sudana Ruĝ-krescenta Societo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin