Novaĵoj (Januaro 03)

(GMT+08:00) 2020-01-03 16:46:24     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 3a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi emfazas solidan kontkontrolan laboron; Honkongo ne estas ŝakpeco de iuj fremdlandaj politikistoj. Sekve estos la programeroj Fokusoj de la Semajno, Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), urĝis kontkontrolajn organojn de la lando plene plenumi siajn devojn kaj plibonigi kontkontrolajn mekanismojn.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la centra komitato pri kontkontrolado, faris la rimarkojn en sia instrukcio, kiam aŭtoritatoj lastatempe honoris elstarajn kontkontrolajn instituciojn kaj individuojn.

Xi diris, ke kontkontrolaj organoj ludis gravan rolon por antaŭenigi la efektivigon de politikoj faritaj de la Centra Komitato de la KPĈ, helpi la "tri malfacilajn batalojn", konservi fiskan kaj ekonomian ordon, plibonigi vivtenon de la popolo kaj konstrui purajn partion kaj registaron. Xi urĝis kontkontrolajn aŭtoritatojn plenumi siajn devojn, persisti en laŭleĝa kontkontrolado, plibonigi mekanismojn kaj fari pli grandajn kontribuojn al la modernigo de la sistemo kaj regada kapablo de Ĉinio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj sekretario de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ, Zhao Leji, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komitato pri kontkontrolado, ĵaŭde kunvenis kun reprezentantoj de elstaraj unuoj kaj individuoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faros oficialajn vizitojn al Egiptio, Ĝibutio, Eritreo, Burundo kaj Zimbabvo de la 7a ĝis la 13a de januaro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Wang estas invitita de egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry, ĝibutia ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro Mahamudu Ali Youssouf, eritrea ministro pri eksterlandaj aferoj Osman Saleh, burunda ministro pri eksterlandaj aferoj Ezechiel Nibigira kaj zimbabva ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia komerco Sibusiso Moyo.

Geng diris, ke estas la 30a sinsekva jaro ekde 1991 por vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al Afriko en ĉiujara komenco. Li diris, ke ĉi tiu bona tradicio plene reflektas la altan prioritaton de Ĉinio al disvolvado de rilatoj kun Afriko kaj forte pruvas la temp-provitan solidan amikecon inter Ĉinio kaj Afriko. Li aldonis, ke ĉi tiu jaro markas la 20an datrevenon de la establo de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj estas grava por efektivigo de la rezultoj de la Pekina Pintkunveno de a Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en 2018. Wang fortigos komunikadon kaj kunordigon kun la afrika flanko por antaŭenigi la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, daŭrigi la ĉina-afrikan tradician amikecon, kaj antaŭenigi duflankajn rilatojn kaj ĉina-afrikajn rilatojn dum la vizito.

Lastatempe iuj fremdlandaj politikistoj sendis komunan leteron al Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. En la letero ili kalumniis la honkongan policon, kiu strikte plenumis sian devon pri konservo de socia ordo, kaj atakis la liberecon kaj laŭleĝan regadon, pri kiuj fieras Honkongo. Ili ankaŭ senhonte proponis establi sistemon pri internacia sendependa enketo, publike intervenante en la aferojn de Honkongo. Merkrede matene la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono publikigis deklaron, dirante, ke rimarkoj en la letero estas senbazaj kaj misgvidaj, kaj ke iuj en la okcidenta socio prenas Honkongon kiel ŝakpecon por atingi siajn celojn.

Ĉiuj konsciencaj homoj en la mondo bone scias, kio estas ilia celo. Por malordigi Honkongon kaj reteni la disvolvadon de Ĉinio, iuj fremdlandaj politikistoj prenis ĉiajn ruzaĵojn. La tiel nomata publika letero estas ilia nova rimedo premi la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio. Ili intencis trompi homojn, kiuj ankoraŭ ne scias la veron, kaj estigi tiel nomatan "internacian premon" kontraŭ Ĉinio.

Fakte, la honkonga polico ĉiam sin detenis kaj klopodis restarigi socian ordon per minimuma forto. Ili neniam uzis forton kontraŭ "protestantoj", sed nur konvene reagis al kontraŭleĝaj agoj de "protestantoj", konforme al internaciaj normoj de homaj rajtoj. De post la apero de perfortaĵoj en Honkongo, neniu "protestanto" mortis rekte pro agado de la polico, sed male, entute 520 policanoj estis vunditaj dum deĵoro.

En la pasintaj 22 jaroj de post sia reveno al la patrujo, Honkongo realigis rimarkindan disvolviĝon sub la gvidado de la principo "unu lando, du sistemoj". Malgraŭ la okazaĵoj pro revizio de la Leĝo pri Rifuĝintaj Krimuloj, la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono tute kapablas trakti nunajn defiojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en sia novjara parolado por 2020, ke li sincere esperas bonon por Honkongo kaj honkongaj samlandanoj.

Ĵaŭde turka parlamento kunvokis urĝan kunvenon kaj adoptis proponon, ke la turka registaro faros trupan dispozicion en Libio. Depende de la propono, la dispozicia periodo estos unu jaro, kaj la turka registaro decidos la trupsendan tempon kaj dispozician skalon.

En la sama tago libia ŝtata alta konsilio deklaris, ke Libio bonvenigas la proponon adoptitan de turka parlamento.

Ĵaŭde proparolanto de la sudana armeo diris, ke tiuvespere sudana armea ŝarĝaviadilo AH-12 kraŝis nelonge post ekflugo de la flughaveno El Geneia de la ŝtata Okcident-Darfuro. 18 homoj mortis en la akcidento.

Deklaro diris, ke la 18 homoj kiuj mortis en la akcidento inkluzivas 7 deĵorantojn, 3 juĝistojn kaj 4 infanojn. Nun la enketo daŭras. La deklaro diris ankaŭ ke la ŝarĝaviadilo antaŭe transportis medicinajn materialojn al la Sudana Ruĝ-krescenta Societo.

Atako apud la Bagdada Internacia Flughaveno vendrede mortigis iranan superan komandanton Qasem Soleimani, kaj Abu Mahdi al-Muhamdis, vicestron de la iraka paramilitista trupo Hashd Shaabi.

Sekureca oficialulo kaj leĝdonanto anonime diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke ok homoj, inkluzive de Abu Mahdi al-Muhamdis, estis mortigitaj en la atako al milita bazo proksima al la Bagdada Internacia Flughaveno.

Antaŭaj raportoj diris, ke tri raketoj celantaj la flughavenon trafis du veturilojn proksime, mortigante almenaŭ sep homojn, inkluzive de kvin irakaj milicanoj kaj "du gastojn" en la aŭtoj. Du el la mortintoj estis iranaj civitanoj.

La iraka ŝtata televido raportis, ke Soleimani, la komandanto de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, estis inter la mortintoj.

Samtempe usonaj amaskomunikiloj raportis, ke la usona Ministerio de Defendo konfirmis, ke al-Muhamdis kaj Soleimani estis mortigitaj en la atako.

La irana ŝtata televido raportis, ke la irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei promesis "severan venĝon", post kiam Usono mortigis generalmajoron Qasem Soleimani, komandanto de la trupo Quds de la Islama Respubliko, en aeratako en Bagdado vendrede.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin