Xi emfazas solidan kontkontrolan laboron

(GMT+08:00) 2020-01-03 13:42:22     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), urĝis kontkontrolajn organojn de la lando plene plenumi siajn devojn kaj plibonigi kontkontrolajn mekanismojn.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la centra komitato pri kontkontrolado, faris la rimarkojn en sia instrukcio, kiam aŭtoritatoj lastatempe honoris elstarajn kontkontrolajn instituciojn kaj individuojn.

Xi diris, ke kontkontrolaj organoj ludis gravan rolon por antaŭenigi la efektivigon de politikoj faritaj de la Centra Komitato de la KPĈ, helpi la "tri malfacilajn batalojn", konservi fiskan kaj ekonomian ordon, plibonigi vivtenon de la popolo kaj konstrui purajn partion kaj registaron.

Xi urĝis kontkontrolajn aŭtoritatojn plenumi siajn devojn, persisti en laŭleĝa kontkontrolado, plibonigi mekanismojn kaj fari pli grandajn kontribuojn al la modernigo de la sistemo kaj regada kapablo de Ĉinio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj sekretario de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ, Zhao Leji, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komitato pri kontkontrolado, ĵaŭde kunvenis kun reprezentantoj de elstaraj unuoj kaj individuoj.

Entute 80 unuoj kaj 45 individuoj estis honoritaj de la oficejo de la centra komitato pri kontkontrolado, de la Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco kaj la Nacia Kontkontrola Oficejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin