Almenaŭ ok homoj mortigitaj en atako apud bagdada flughaveno

(GMT+08:00) 2020-01-03 13:45:34     Redaktoro:Yu

Atako apud la Bagdada Internacia Flughaveno vendrede mortigis iranan superan komandanton Qasem Soleimani, kaj Abu Mahdi al-Muhamdis, vicestron de la iraka paramilitista trupo Hashd Shaabi.

Sekureca oficialulo kaj leĝdonanto anonime diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke ok homoj, inkluzive de Abu Mahdi al-Muhamdis, estis mortigitaj en la atako al milita bazo proksima al la Bagdada Internacia Flughaveno.

Antaŭaj raportoj diris, ke tri raketoj celantaj la flughavenon trafis du veturilojn proksime, mortigante almenaŭ sep homojn, inkluzive de kvin irakaj milicanoj kaj "du gastojn" en la aŭtoj. Du el la mortintoj estis iranaj civitanoj.

La iraka ŝtata televido raportis, ke Soleimani, la komandanto de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, estis inter la mortintoj.

Samtempe usonaj amaskomunikiloj raportis, ke al-Muhamdis kaj Soleimani estis mortigitaj en la atako, kaj rezultoj de DNA-ekzameno estas pritraktataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin