Ĉinio ĉiam oponas uzon de forto en internaciaj rilatoj

(GMT+08:00) 2020-01-03 18:36:57     Redaktoro:Yu

Laŭ raporto, Qasem Soleimani, komandanto de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, estis inter viktimoj de aeratako de la usona armeo en Bagdado. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Suang diris vendrede, ke Ĉinio ĉiam oponas uzon de forto en internaciaj rilatoj kaj urĝas la usonan flanko sin deteni.

La usona Ministerio de Defendo konfirmis ĵaŭde vespere, ke irana supera komandanto Qasem Soleimani, kaj Abu Mahdi al-Muhamdis, vicestro de la iraka paramilitista trupo Hashd Shaabi, estis mortigitaj en la aeratako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin