Milita forto povas nur kreskigi streĉecon en Mez-Oriento

(GMT+08:00) 2020-01-03 19:40:54     Redaktoro:Yu
La usona Ministerio de Defendo konfirmis ĵaŭde vespere, ke Qasem Soleimani, komandanto de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, estis mortigita tiutage en aeratako de la usona armeo. La novaĵo konsternis la tutan mondon. La irana ŝtata televido raportis, ke la irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei promesis "severan venĝon". Tio kreskigis la streĉecon inter Usono kaj Irano kaj malkvietigis la kompleksan stuacion en Mez-Oriento.

Por Irano kaj eĉ Maz-Oriento, Soleimani estis tre ŝlosila persono. Li kiel komandanto de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio ĝuis altan prestiĝon kaj havis grandan influon sur ŝijaistajn armitajn grupojn en Mez-Oriento. La trupo Quds gvidata de li estis rigardata kiel grava forto de Irano por batalo kontraŭ ekstremismaj grupoj en Sirio kaj Irako. En 2017, li estis elektita kiel unu el la cent plej influaj homoj en la mondo fare de la revuo Time. Multaj mediatoj diris, ke la morto de Soleimani signifas, ke Usono incitis vespan neston.

Kial Usono lanĉis la atakon? Unue, tio povas estis rigardata kiel repago al la atako kontraŭ la usona ambasadorejo en Irako kaj ankaŭ kiel minaco al Irano. Antaŭ la novjaro 2020, centoj da protestantoj kunvenis antaŭ la usona ambasadorejo kaj sturmis ĝin por protesti kontraŭ la aeratako en Irako. Usono akuzis Iranon, ke ĝi estis malantaŭ la okazaĵo. Malgraŭ la neado de Irano, Usono ankoraŭ asertis, ke Irano pagos grandan koston por tio. La aserto estis rigardata kiel grava signalo de venĝo.

La longedaŭra malkvieto en Mez-Oriento pruvis, ke milita forto povas estigi senfinajn malamon kaj venĝon anstataŭ solvi demandojn. Tial la preciza bato kontraŭ irana komandanto markis danĝeran paŝon faritan de Usono al publika konflikto kaj reduktos la mez-orientan regionon en pli malkvietan staton. Ĉiuj koncernaj partioj, precipe la usona flanko devas sin deteni, kaj efektive observi celojn kaj principojn de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, kaj nur tiel oni povas eviti pluan malboniĝon de la situacio kaj konservi pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin