Ĉinio subtenos kreskon de manufakturado kaj altgradigos subkontraktan servon

(GMT+08:00) 2020-01-04 12:36:46     Redaktoro:Yu

Ĉinio prenos rimedojn por akceli daŭran kreskon de la manufaktura sektoro kaj antaŭenigi la transformon kaj altgradigon de la industrio de subkontrakta servo.

Administra kunveno de la Ŝtata Konsilio vendrede decidis akceli daŭran kreskon de la manufaktura sektoro por stabiligi la bazon de ekonomia disvolviĝo.

Deklaro publikigita post la kunveno prezidata de ĉefministro Li Keqiang, diris, ke la kunveno ankaŭ faris aranĝojn por akceli la transformon kaj altgradigon de la industrio de subkontrakta servo kaj plibonigi la strukturon de la serva sektoro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin