Usono anoncis sankciojn kontraŭ kuba ministro pri defendo

(GMT+08:00) 2020-01-04 13:06:08     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento anoncis ĵaŭde, ke ĝi enkondukis sankciojn kontraŭ kuba ministro de la Revoluciaj Armitaj Trupoj Leopoldo Cintra Frias.

La departemento asertis en deklaro, ke Cintra estis enlistigita pro sia "respondeco pri la agoj de Kubo" por subteno al la registaro de venezuela prezidanto Nicolas Maduro.

Vaŝingtono delonge akuzas la registaron Maduro pri atenco kaj tretado de homaj rajtoj en Venezuelo. Individuoj enigitaj en la liston de sankcioj inkluzivis ankaŭ armean oficiron kaj la infanojn de Cintra, kiuj estos malpermesitaj eniri Usonon.

Havano diris, ke Vaŝingtono fortigis sian politikon kontraŭ Kubo per sankcioj kaj izolado, kio montras, ke malsukcesis la premado de Usono kontraŭ Venezuelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin