Xi substrekas ekologian protekton de baseno de Flava Rivero

(GMT+08:00) 2020-01-04 14:15:45     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis klopodojn por plifortigi ekologian protekton kaj altkvalitan disvolvadon de la baseno de la Flava Rivero, kaj akceli konstruadon de ekonomia cirklo kovranta la okcidentajn urbojn Chengdu kaj Chongqing.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la sesa kunveno de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj. Li estas ankaŭ estro de la komitato.

Altrangaj gvidantoj Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng ĉeestis la kunvenon.

Por plifortigi ekologian protekton kaj altkvalitan disvolvadon de la baseno de la Flava Rivero, la kunveno substrekis ekologian protekton, verdan disvolvadon kaj naturan renormaligo de la medio.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke neracia uzo de akvo en la regiono devas esti bridita, kaj samtempe disvolvaj penoj devas esti faritaj laŭ lokaj kondiĉoj, kaj klopodoj devas esti faritaj por akceli kunordigitan protekton kaj administradon de la baseno.

Laŭ la deklaro, atento devas esti donita al gravaj demandoj pri la ekologia protekto kaj altkvalita disvolvado de la baseno per efektivigo de projektoj inkluzive de konservado de akvofontoj kaj regado de la perdo de akvo kaj tero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin