Ĉina kaj franca ministroj pri eksterlandaj aferoj telefone diskutis pri situacio en Mez-Oriento

(GMT+08:00) 2020-01-05 14:20:11     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate telefone konversaciis kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian laŭ interkonsento.

Le Drian informis Wang pri opinioj de la franca flanko rilate al la situacio en Mez-Oriento, emfazante, ke Francio oponas uzon de milita forto en internaciaj rilatoj kaj opinias, ke la teritoria suvereneco de Irako devas esti respektata. Li diris, ke sub la nuna situacio estas tre grave konservi la Komunan Ampleksan Agadplanon, konatan ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento, kaj Francio volas intensigi komunikadon kun la ĉina flanko kaj ludi pozitivan rolon por malebligi eskaladon de la regiona streĉeco.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Francio havas similajn starpunktojn kaj ambaŭ opinias, ke unuflanka militagado ne povas solvi demandojn, sed akrigos konfrontadon. Li diris, ke Ĉinio kaj Francio, ambaŭ konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, surŝultrigas gravan respondecon pri konservo de paco kaj stabileco de la mondo, kaj bezonas fortigi strategian komunikadon, ludi konstrueman rolon, kune protekti celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj oponi iun ajn unuflankan uzon de milita forto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin