Libia Ĉambro de Reprezentantoj decidis rompi rilatojn kun Turkio

(GMT+08:00) 2020-01-05 15:01:19     Redaktoro:Yu

La libia Ĉambro de Reprezentantoj sabate voĉdonis rompi rilatojn kun Turkio kaj rifuzis agnoski memorandon de interkompreno pri jurisdikcio de maraj aferoj en Mediteraneo, kiun subskribis la libia registaro de nacia unuiĝo kun Turkio.

Abdullah Bhelig, prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, diris en deklaro, ke la Ĉambro de Reprezentantoj unuanime voĉdonis rompi rilatojn kun Turkio, nuligi sekurecan kaj militan kunlaboron kun Turkio kaj malakcepti la memorandon subskribitan de la libia registaro de nacia unuiĝo kaj Turkio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin