Animacia Grupo de Centra Komunikila Grupo estis fondita en Pekino

(GMT+08:00) 2020-01-05 18:03:26     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe la Animacia Grupo sub la Centra Komunikila Grupo oficiale okazigis malferman ceremonion en Pekino.

Estro de la Centra Komunikila Grupo Shen Haixiong diris en la ceremonio, ke fondiĝo de la Animacia Grupo estas plenumo de la instrukcioj de prezidanto Xi Jinping pri laboroj de la Centra Komunikila Grupo. La Animacia Grupo fokusiĝos al origina verkado de animaciaj filmoj, heredos kaj disvastigos eminentaj kulturoj de Ĉinio, konstruos animacian ekologian cirklon kun tutmonda influo kaj kreos mondnivelan animacian grupon kiel ĉefan forton de kultura eksportado de Ĉinio.

Wu Haiying, vicprezidanto de Tutlanda Virina Federacio esprimis gratulon pro fondiĝo de la animacia grupo. Ŝi diris, ke gejunuloj kaj infanoj estas espero de la lando kaj la nacio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ donis altan gravecon al sana kresko de neplenkreskuloj. Fondiĝo de la animacia grupo estas grava paŝo de la Centra Komunikila Grupo por akceli altkvalitan disvolviĝon de la animacia industrio kaj liveri al pluajn bonkvalitajn kulturajn produktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin