Novaĵoj (Januaro 06)

(GMT+08:00) 2020-01-06 18:10:39     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke publikiĝis la libro de paroladoj de Xi okaze de la 70-jara jubileo de la Ĉina Popola Respubliko; Irano faros lastan paŝon por fini promesojn al nuklea interkonsento. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Kompilaĵo de paroladoj de ĉina prezidanto Xi Jinping okaze de festado de la 70a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estis publikigita de la Fremdlingva Eldonejo.

En 2019, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis serion da okazaĵoj festantaj la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj faris gravajn paroladojn.

Laŭ la Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknologia Korporacio, Shijian-20, la plej peza kaj plej progresinta satelito de Ĉinio, dimanĉe atingis sian fiksitan pozicion en geosinkrona orbito, markante la unuan sukcesan flugon de la satelita platformo Dongfanghong-5.

La satelito Shijian-20 estas la unua kontrola satelito por la satelita platformo Dongfanghong-5, la nova generacio de granda geosinkrona satelit-platformo de Ĉino.

Li Feng, ĉefprojektisto de la satelito, diris, ke nun la satelito jam finis la orbitan transigon kaj kontrolis la ŝlosilajn teknologiojn de la satelita platformo Dongfanghong-5.

La satelito Shijian-20 estis sendita al la kosmo per la tria raketo Changzheng-5, la plej granda portoraketo de Ĉinio en la 27a de decembro 2019. Ĝi efektivigis orbitajn eksperimentojn pri serio de ŝlosilaj teknologioj.

Shijian-20 havas la plej grandajn sunajn flugilojn inter ĉiuj satelitoj de Ĉinio, kun la enverguro je 10 metroj pli larĝa ol tiu de la aviadilo Boeing 737. La sunaj flugiloj disfaldiĝis dufoje, kaj la grandigita areo de la sunaj flugiloj provizos la sateliton per abunda energio.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate telefone konversaciis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif laŭ interkonsento.

Zarif informis Wang pri la pozicio de Irano rilate al la atako de la usona armeo kontraŭ irana generalo. Zarif forte kondamnis la brutalaĵon de Usono kaj asertis, ke la agado de Usono certe estigos gravajn sekvojn. Li aldonis, ke la irana flanko jam sendis leteron al ĝenerala sekretario de la UN, kaj esperas, ke Ĉinio ludos gravan rolon por malebligi eskaladon de la regiona streĉeco.

Wang diris, ke la milita aventuro de Usono malobservis bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj akrigos la streĉecon kaj malkvietecon en la regiono. Ĉinio oponas uzon de milita forto en internaciaj rilatoj, ĉar milita rimedo estas senelireja, kaj ekstrema premado estas nepraktikebla. Li diris, ke la ĉina flanko urĝas la usonan flankon ĉesi misuzi militan forton kaj serĉi solvon per dialogo.

La irana novaĵ-agentejo raportis, ke Irano dimanĉe anoncis la kvinan kaj finan paŝon por fini siajn promesojn al la mejloŝtona nuklea interkonsento de 2015.

La novaĵ-agentejo citis la anoncon de la irana registaro, dirante, ke en la kvina paŝo de retiro el siaj promesoj, la islama respubliko forlasos la lastan ŝlosilan restrikton sub la nuklea interkonsento, nome limigo al la nombro de centrifugiloj.

La anonco diris, ke tial la irana nuklea programo ne plu submetiĝos al iu ajn praktika restrikto, inkluzive de la nivelo kaj pureco de riĉigo, la maso de riĉigitaj materialoj kaj aktivecoj koncernaj al esplorado kaj disvolvado. Ĝi diris, ke de nun la irana nuklea programo estos antaŭenigita laŭ siaj propraj teknikaj postuloj.

Por reagi al la usona retiro el la mejloŝtona irana nuklea interkonsento en majo de 2018 kaj la sekvaj sankcioj, kaj respondi al la malrapideco de Eŭropo en faciligo de iranaj bankaj transakcioj kaj ĝia petrola eksportado, ekde majo 2019 la irana registaro faris laŭperiodajn movojn por forlasi siajn nukleajn promesojn.

La iraka parlamento dimanĉe aprobis leĝprojekton postulante la registaron fini la ekziston de fremdlandaj trupoj en Irako kaj malebligi al ili uzi aerspacon kaj akvon de Irako.

En eksterordinara sesio, la leĝdonantoj voĉdonis per plimulto por la leĝprojekto postulanta la registaron nuligi la peton pri helpo de la internacia koalicio al batalo kontraŭ la grupo Islama Ŝtato pro la fino de armeaj operacoj kaj milito en Irako.

Laŭ la parlamenta decido, la iraka registaro devas klopodi por fini la ekziston de iu ajn fremdlanda trupo en la iraka teritorio kaj malebligi al ili uzi la irakan aerspacon je ajna kialo.

Krome, la iraka registaro, reprezentata de la ministro pri eksterlandaj aferoj, devas prezenti plendon kontraŭ Usono pri ĝiaj malobservoj kaj gravaj rompoj de la suvereneco kaj sekureco de Irako.

Usona prezidento Donald Trump dimanĉe minacis apliki severajn sankciojn kontraŭ Irako, post kiam la iraka parlamento adoptis rezolucion, urĝante la registaron forpeli fremdlandajn trupojn.

Trump diris al raportistoj en la aviadilo Aerarmeo 1, "Se ili petus nin foriri, se ni ne farus tion sur tre amika bazo, ni trudos al ili sankciojn, kiujn ili neniam vidis antaŭe. Ni havas tre multekostan aerbazon, kiu ekzistas tie. Ĝi kostas miliardojn da dolaroj por la konstruo. Ni ne foriros, krom se ili repagos ĝian koston al ni."

La franca prezidentejo sabate pulikigis gazetaran komunikaĵon, dirante, ke tiutage franca prezidento Emmanuel Macron telefone interparolis kun usona prezidento Donald Trump pri la streĉeco en Mez-Oriento.

La komunikaĵo diris, ke Macron esprimis sian zorgon pri pliiĝo de la streĉeco en Mez-Oriento kaj diris, ke Francio volas klopodi kun aliaj landoj por mildigi la streĉan situacion.

Macron diris, ke surbaze de respekto al la suvereneco de Irako, la internacia koalicio devas unue preni la batalon kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kiel la ĉefan taskon por certigi sekuracon kaj stabilecon de Irako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin