Li Keqiang intervidiĝis kun kiribata prezidento Mamau

(GMT+08:00) 2020-01-06 20:31:27     Redaktoro:Xiong

La 6an de januaro, en Pekino, la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun la kiribata prezidento Taneti Mamau.

Li Keqiang diris, ke la ĉina registaro subtenas ĉinajn entreprenojn fari disvolvadon kun Kiribato laŭ la merkata kaj komerca principoj. Kiribato estas abunda je fiŝoj, dum la bezono de ĉinaj konsumantoj pri maraj produktoj kreskas ĉiam pli rapide, kaj pro tio la duflanka kunlaboro havas grandan potencialan forton. Kaj cetere, Ĉinio atentas aparte pri klimata ŝanĝiĝo kaj volontas kune kun pacifikaj insullandoj plifortigi kunlaboron ĉi-rilate en la kadro de la Sud-al-suda Kunlaboro.

Taneti Mamau diris, ke ĉinaj entreprenoj estas bonvenaj en Kiribato por tie fari investadon, kaj Kiribato volas plifortigi kunlaboron kaj interŝanĝon kun Ĉinio en ekonomio, komerco, fiŝado, agrikulturo, edukado, publikosano, kulturo ktp., por ke la du flankoj kune disvolviĝu kaj prosperiĝu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin