Trump minacis apliki severajn sankciojn kontraŭ Irako post parlamenta voĉdono

(GMT+08:00) 2020-01-06 13:43:16     Redaktoro:Yu
Usona prezidento Donald Trump dimanĉe minacis apliki severajn sankciojn kontraŭ Irako, post kiam la iraka parlamento adoptis rezolucion, urĝante la registaron forpeli fremdlandajn trupojn.

Trump diris al raportistoj en la aviadilo Aerarmeo 1, "Se ili petus nin foriri, se ni ne farus tion sur tre amika bazo, ni trudos al ili sankciojn, kiujn ili neniam vidis antaŭe. Ni havas tre multekostan aerbazon, kiu ekzistas tie. Ĝi kostas miliardojn da dolaroj por la konstruo. Ni ne foriros, krom se ili repagos ĝian koston al ni."

Trump faris la averton je kelkaj horoj post kiam la iraka parlamento dimanĉe aprobis leĝprojekton postulantan la registaron fini la ekziston de fremdlandaj trupoj en Irako, kaj malhelpi al ili uzi la aerspacon kaj akvon de Irako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin