Necesas sin liberigi el malica ciklo de antagonismo

(GMT+08:00) 2020-01-06 20:09:14     Redaktoro:祃璟琳
52 kontraŭ 35 estas la plej lasta karto ludata de Usono kaj Irano.

Post kiam irana supera komandanto Qasem Soleimani, kaj Abu Mahdi al-Muhamdis, vicestro de la iraka paramilitista trupo Hashd Shaabi, estis mortigitaj en la aeratako fare de Usono, altranga komandanto de Irana Islama Revolucia Gvardio Gholamali Abuhamzeh diris:"preskaŭ 35 usonaj celoj en la Mezorienta Golfo kaj Tel Aviv-Yafo estas ene de la atakota sfero de Irano." Usona gvidanto avertis Iranon, ke se ĝi atakos usonajn personojn aŭ instalaĵojn, Usono efektivigos tujajn kaj furiozajn batojn kontraŭ 52 ĝiaj celoj. La konflikto inter Usono kaj Irano refoje eskaladiĝas en spiralo. Tio maltrankviligis la internacian komunumon.

La malbona rilateco inter Usono kaj Irano havas longan historion. Mortigo de Qassem Soleimani aldonis novan fendon en la muro de la dulandaj rilatoj. La historio foje kaj refoje pruvis, ke unuflanka uzado de armita forto kaj ekstrema premado alportis nur rezulton kontraŭan al deziro. Post apero de la tumulto en Okcidenta Azio kaj Norda Afriko, ne trankviliĝis la situacio en la Mezorienta Golfo. Iuj kontraŭregistaraj armitaj fortoj subtenataj de okcidentaj landoj absurde kreskis kaj plie ekstremiĝis. La ekstrema organizo Islama Ŝtato simbolas malsukceson de la kontraŭterorisma politiko de Usono.

Irano, kiel grava aliancano de Sirio, fortigis kontraŭterorisman kunlaboron kun la siria registaro kaj aliaj landoj. Samtempe ĝi grandigis influon en ŝjiaisma zono, inkluzive de Irako. La Al-quds forto sub Irana Islama Revolucia Gvardio ĝuste estas gvida forto en tiu procezo kaj estas rigardata kiel defio al usonaj interesoj. En aprilo de 2019, Usono enlistigis Iranan Islaman Revolucian Gvardion en terorisman organizon kaj fortigis sferon kaj forton de ekstrema premado al Irano, tio plue streĉigis la dulandajn rilatojn.

Samtempe Usono sin retiris el la irana nuklea interkonsento maje de 2018 kaj la irana nuklea demando estis denove bruligita.

La 5an de januaro, la irana registaro proklamis haltigi la lastan etapon de plenumo de la irana nuklea interkonsento, forlasante la lastan ŝlosilan limigon de la interkonsento, limigon de kvanto de centrifugiloj. Irano montris sindetenon kaj klare esprimis sian politikan volon pri kompleta kaj efika plenumo de la ĉiuflanka interkonsento kaj ne malobservis la devojn difinitajn de la "Trakto de Nuklea Nedisvastigo".

Samtempe la internacia komunumo alvokis Usono kaj Iranon sin reteni. 

Koncernaj partioj devas sufiĉe montri sian politikan saĝecon, kune protekti la principojn de la Ĉarto de UN kaj bazan principon de la internaciaj rilatoj, kiel eble plej frue reveni al dialogo por eviti falon de la Mezorienta Golfo en danĝeron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin