La komunikaĵo diris, ke Macron esprimis sian zorgon pri pliiĝo de la streĉeco en Mez-Oriento kaj diris, ke Francio volas klopodi kun aliaj landoj por mildigi la streĉan situacion.
Macron diris, ke surbaze de respekto al la suvereneco de Irako, la internacia koalicio devas unue preni la batalon kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kiel la ĉefan taskon por certigi sekuracon kaj stabilecon de Irako.
En la 3a de januaro, Qasem Soleimani , komandanto de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, estis mortigita en aeratako de la usona armeo apud la Bagdada Internacia Flughaveno. La irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei deklaris poste, ke Irano efektivigos "severan venĝon". La iraka parlamento adoptis rezolucion fini la ekziston de fremdlandaj trupoj.