Novaĵoj (Januaro 07)

(GMT+08:00) 2020-01-07 17:50:45     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun laosa ĉefministro; funebra ceremonio de Soleimani okazis en Teherano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke kiel bonaj najbaroj, amikoj, kamaradoj kaj partneroj, Ĉinio kaj Laoso ĝuas komunan estontecon.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke la gvidado de la komunistaj partioj kaj socialismaj sistemoj de la du landoj difinas sian politikan naturon. Ĉinio firme subtenos plu laosajn klopodojn por protekto de suvereneco kaj digno. Venontjare estos festata la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Laoso, kaj tiel la dulandaj rilatoj eniros ŝlosilan stadion. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Laoso por akceli la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco inter la du landoj, antaŭenpuŝi la akordigon de disvolvaj strategioj, antaŭenigi konstruadon de la ĉina-laosa ekonomia koridoro, antaŭenpuŝi grandajn projektojn de kunlaboro en la kampoj de fervojoj kaj ekonomiaj parkoj, kaj intensigi interpopolajn interŝanĝojn kaj kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, por tiel levi duflankajn rilatojn al nova alto.

Thongloun transdiris al Xi la salutojn de laosa prezidanto Bounnhang Vorachit, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio, kaj gratulis la Ĉinan Popolan Respublikon pro la atingoj de post ĝia fondiĝo antaŭ 70 jaroj. Thongloun esprimis la kredon, ke sub la gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun kamarado Xi ĉe la kerno, la ĉina popolo certe atingos la unuan centjaran celon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Li ankaŭ esprimis gratulojn pro la sukceso de la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en oktobro, dirante, ke la sperto de Ĉinio en subtenado kaj plibonigo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj modernigo de regado estas studinda.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio urĝas Usonon ne misuzi militan forton kaj vokas koncernajn partiojn sin deteni por malebligi spiralan eskaladon de la situacio en Mez-Oriento kaj la golfa regiono.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la situacion en la regiono, ĉar eskaladiĝis la streĉo en usona-iranaj rilatoj. Usono asertis, ke ĝi celis 52 iranajn lokojn, kiuj estos trafitaj, se Irano atakos ajnajn usonanojn aŭ usonajn aktivojn. Irano diris, ke ĉirkaŭ 35 usonaj celoj en la regiono estas atingeblaj. Geng diris, ke malboniĝo de la situacio en Mez-Oriento kaj la golfa regiono estas la rezulto, kiun neniu volas vidi. Certigo de paco kaj stabileco en la regiono estas tre grava por la tuta mondo. Li diris, ke Ĉinio urĝas Usonon ne misuzi militan forton kaj vokas koncernajn partiojn sin deteni por eviti spiralan eskaladon de la situacio. Li aldonis, ke klopodoj devas esti faritaj por rekomenci dialogon kaj konsiliĝon kiel eble plej frue por mildigi la situacion.

Ĉina sendito diris lunde, ke Ĉinio klopodas ludi konstrueman rolon por konservi pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento kaj la golfa regiono.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris al raportistoj en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, ke Ĉinio atenteme observas la situacion kaj nun la urĝa tasko estas malebligi la situacion plu eskaladiĝi kaj esti ekster la regado. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio, Ĉinio faras aktivajn diplomatiajn klopodojn.

Zhang diris, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun rusa, franca kaj irana ministroj pri eksterlandaj aferoj por firmigi devontigon al paco kaj stabileco de la regiono, kaj Ĉinio oponas arbitran uzon de milita forto en internaciaj rilatoj. La unuflankaj aventuraj agadoj de Usono malobservis bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj plialtigis la streĉecon. Li aldonis, ke Ĉinio urĝas la usonan flankon ne misuzi militan forton kaj vokas koncernajn partiojn sin deteni kaj serĉi solvon per dialogo, kaj samtempe la suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco de Irako devas esti respektataj.

La funebra ceremonio de Qasem Soleimani, komandanto de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, kiu estis mortigita en aeratako de la usona armeo, okazis lunde en la irana ĉefurbo Teherano.

Iranaj amaskomunikiloj raportis, ke centmiloj da irananoj aliĝis al la funebra procesio. Ili kun nigraj vetoj kriis sloganojn kaj tenis panelojn, postulante tujan foriron de usonaj trupoj el Mez-Oriento. La irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei kaj prezidento Hassan Rouhani ĉeestis la funebran ceremonion. Soleimani estos enterigita marde en sia hejmloko Kerman, provinco en sudorienta Irano.

La nove nomumita komandanto de la trupo Quds Esmail Ghaani diris, ke li daŭrigos la aferon de Soleimani por forpeli usonajn trupojn el la regiono.

En la 3a de januaro, Soleimani estis mortigita en aeratako de la usona armeo apud la Bagdada Internacia Flughaveno. Ayatollah Ali Khamenei deklaris poste, ke Irano efektivigos "severan venĝon".

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde vokis koncernajn partiojn maksimume sin deteni por haltigi eskaladon de tutmonda streĉo.

Guterres diris al raportistoj en la sidejo de la UN en Nov-Jorko, ke geopolitikaj streĉoj estas sur sia plej alta nivelo ĉi-jare, kaj li subtenas kontakton kun ĉefaj oficialuloj tra la mondo kaj lia mesaĝo estas simpla kaj klara: haltigu eskaladon, adoptu maksimuman sindetenon, rekomencu dialogon kaj renovigu internacian kunlaboron.

La rusa Ministerio de Defendo diris lunde, ke rusa ministro pri defendo Sergei Shoigu telefone interparolis kun ĉefstabestro de la irana armeo Mohammad Bagheri por diskuti pri la sekvo de mortigo de irana generalmajoro Qassem Soleimani fare de Usono.

La ministerio diris, ke dum la interparolado, la du armeaj gvidantoj diskutis pri praktikaj paŝoj por malebligo de eskalado de la streĉo en Mez-Oriento post la morto de Soleimani.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin