Ĉinio klopodas ludi konstrueman rolon en Mez-Oriento kaj golfa regiono

(GMT+08:00) 2020-01-07 11:31:48     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito diris lunde, ke Ĉinio klopodas ludi konstrueman rolon por konservi pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento kaj la golfa regiono.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris al raportistoj en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, ke Ĉinio atenteme observas la situacion kaj nun la urĝa tasko estas malebligi al la situacio plu eskaladiĝi kaj esti ekster la regado. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio, Ĉinio faras aktivajn diplomatiajn klopodojn.

Zhang diris, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun rusa, franca kaj irana ministroj pri eksterlandaj aferoj por firmigi devontigon al paco kaj stabileco de la regiono, kaj Ĉinio oponas arbitran uzon de milita forto en internaciaj rilatoj. La unuflankaj aventuraj agadoj de Usono malobservis bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj plialtigis la streĉecon. Li aldonis, ke Ĉinio urĝas la usonan flankon ne misuzi militan forton kaj vokas koncernajn partiojn sin deteni kaj serĉi solvon per dialogo, kaj samtempe la suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco de Irako devas esti respektataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin