Ĉefo de UN urĝas maksimuman sindetenon por haltigi eskaladon de tutmonda streĉo

(GMT+08:00) 2020-01-07 13:02:17     Redaktoro:Yu
Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde vokis koncernajn partiojn maksimume sin deteni por haltigi eskaladon de tutmonda streĉo.

Guterres diris al raportistoj en la sidejo de la UN en Nov-Jorko, ke geopolitikaj streĉoj estas sur sia plej alta nivelo ĉi-jare, kaj li subtenas kontakton kun ĉefaj oficialuloj tra la mondo kaj lia mesaĝo estas simpla kaj klara: haltigu eskaladon, adoptu maksimuman sindetenon, rekomencu dialogon kaj renovigu internacian kunlaboron.

Li diris, "La nova jaro komenciĝis kun nia mondo en tumulto. Ni vivas en danĝeraj tempoj. Geopolitikaj streĉoj estas sur sia plej alta nivelo ĉi-jare. Kaj ĉi tiu malkvieteco eskaladiĝas. Eĉ nuklea ne-disvastigo jam ne povas esti rigardata kiel memkomprenebla afero. Ĉi tiu streĉa situacio kondukas pli kaj pli multajn landojn preni senprecedencajn decidojn kun neantaŭvideblaj sekvoj kaj profunda risko de misjuĝo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin