Okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Kuriero

(GMT+08:00) 2020-01-07 19:15:03     Redaktoro:Pluveta

 

Marde antaŭtagmeze en Pekino okazis la ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Kuriero, la esperanta versio de UNESKO. Pli ol 60 en kaj ekster-landaj gastoj ĉeestis al la ceremonio. En la ceremonio Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Unesko oficiale establis kunlaboron por kuneldoni la esperantan version Kuriero.

Du Zhanyuan, direktoro de Ĉina Internacia Eldona Grupo, diris, ke ĉi-foja kunlaboro kun UNESKO estas bona komenco kaj ŝanco por ke la Grupo plue disvolviĝu. En la estonteco la Ĉina Internacia Eldona Grupo ekspluatos plimultajn kunlaborojn kun UNESKO en diversaj kampoj.

Ian Denison, direktoro de UNESKO pri eldonado kaj marko, diris en la ceremonio, ke hodiaŭ estas historia tempo, ĉar la esperanta Kuriero havas novan hejmon. Li esperas, ke la du flankoj havos pluan kunlaboron en la estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin