Brita specialisto: la venontaj dek jaroj apartenas al Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-07 16:09:07     Redaktoro:祃璟琳

La 31an de decembro, 2019, la retejo de brita ĵurnalo The Guardian publikigis artikolon de Martin Jacques, altnivela esploristo de brita Universitato Cambridge. La artikolo diras, ke la pasintaj dek jaroj apartenis al Ĉinio kaj la nova dekjaro ankaŭ apartenas al ĝi. La artikolo estas alte taksita de retumantoj en la socia komunikilo.

La artikolo diras, ke en 2010 Ĉinio komencis doni influon al tergloba koncepto per nova maniero. Ĉiujare dum la pasintaj dek jaroj, la ĉefa fonto de tutmonda ekonomia kresko ne estis Usono, sed Ĉinio. Nun la ekonomia skalo de Ĉinio duobliĝos ol tiu de 2010.

La artikolo diras, ke Ĉinio pruvis, ke ĝi estas ekonomio kun kreiva spirito. La kompanioj Huawei, Tencent kaj Alibaba jam viciĝis kun Google, Facebook kaj Amazone. En 2018 Ĉinio okupis preskaŭ duonon de la nombro de patentaĵoj pri intelekta proprieto en la mondo.

La artikolo opinias, ke en la nova dekjaro, plue malfortiĝos la internacia sistemo kun la okcidento kiel kerno, kaj samtempe fortiĝos la influo de internacia mekanismo gvidata de Ĉinio. Tiu procezo estas nerezistebla.

La artikolo vekis aprobon de amaso da retumantoj en Twitter. Iuj diris, ke la artikolo ne havas eraron, nek trompon, kaj la objektiva raporto estas malfacile videbla en okcidentaj amaskomunikiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin