Irano prenis usonan armeon kiel terorisman organizon

(GMT+08:00) 2020-01-07 20:28:54     Redaktoro:祃璟琳

Responde al tio, ke la irana parlamento decidis preni la usonan armeon kiel terorisman organizon, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en la regula gazetara konferenco en Pekino, ke la ĉina flanko alvokis, ke ĉiuj partioj sin regu por eviti eskaladiĝon de la evento.

Geng diris, ke Ĉinio urĝis Usonon ne misuzi la armitan forton. La ĉina flanko alvokis, ke koncernaj partioj sin regu, evitante eskaladiĝon de la evento kaj kiel eble plej rapide revenu al dialogo kaj konsiliĝo por malstreĉi la situacion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin