Gvidantaro de KPĈ aŭskultis laborraportojn

(GMT+08:00) 2020-01-08 10:19:15     Redaktoro:Yu
La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) marde okazigis kunvenon por aŭskulti serion da laborraportoj.

Ili aŭskultis raportojn de partiaj gvidgrupoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Supera Popola Kortumo kaj la Supera Popola Prokurorejo, kaj ankaŭ tiun de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke kiel grava parto de aro da institucioj por partia gvidado, la raport-mekanismo devas esti subtenata kaj plibonigita. La deklaro diris, ke la partiaj gvidgrupoj firme subtenis la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ, plenumis siajn devojn kaj kontribuis al akcelado de daŭra kaj sana ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj socia stabileco en la pasinta jaro.

La kunveno agnoskis la agadon de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, dirante, ke la sekretariejo faris grandajn klopodojn por efektivigi la decidojn kaj planojn de la Centra Komitato de la KPĈ.

La partiaj gvidgrupoj estis petitaj efektivigi partian gvidadon en ĉiuj kampoj de sia laboro. Ili estis ankaŭ instigitaj plenumi siajn taskojn kaj certigi venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj la kompletan finplenumon de la 13a Kvinjara Plano.

La deklaro diris, ke ĉi-jare la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ devas teni sin je la celo konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj plenumi ĉiujn taskojn donitajn de la Centra Komitato de la KPĈ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin