Usono konfirmis misil-atakojn de Irano al usonaj militbazoj en Irako

(GMT+08:00) 2020-01-08 10:53:38     Redaktoro:Yu
La usona Ministerio de Defendo marde vespere publikigis deklaron, dirante, ke Irano pafis almenaŭ 12 misilojn al usonaj militbazoj en Irako, kaj ke la usona flanko taksas kaj konsideras kiel reagi.

La ministerio diris en deklaro, ke vespere je la 5a horo kaj 30 minutoj laŭ orient-usona tempo, Irano pafis almenaŭ 12 misilojn al irakaj militbazoj, kie garnizonas trupoj de Usono kaj la internacia koalicio. Estis evidente, ke tiuj misiloj estis pafitaj el Irano kaj celis almenaŭ du militbazojn.

La deklaro diris, ke la usona flanko anticipis eblajn atakojn de Irano kontraŭ personoj kaj instalaĵoj de la usona armeo en Mez-Oriento, kaj tiuj militbazoj estis en alta alarmpreteco.

La deklaro diris ankaŭ, ke la usona flanko taksas kaj konsideras kiel reagi kaj prenos ĉiajn necesajn rimedojn por certigi la sekurecon de usonaj personoj kaj partneroj kaj regionaj aliancanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin