Ĉinio enorbitigis novan sateliton por eksperimento de komunika teknologio

(GMT+08:00) 2020-01-08 11:10:26     Redaktoro:Yu

Ĉinio sendis novan sateliton por eksperimento de komunika teknologio al la kosmo de Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en Sichuan-provinco je la 11a horo kaj 20 minutoj marde posttagmeze laŭ Pekina Tempo.

La satelito eniris la difinitan orbiton. Ĝi estos uzata en komunikado, radio, televido kaj transmisio de datumoj kaj ankaŭ por testi teknologion de alta trameto. La satelito estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-3B. Tio estis la 324-a misio por la raket-serio Changzheng.

La nova satelito kaj la portoraketo estis ekspluatitaj de la Ŝanhaja Akademio de Spaciala Teknologio kaj la Ĉina Akademio de Portoraketa Teknologio, sub la Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknologia Korporacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin