Arbitreco de Usono kaj ĉagreno de Eŭropo

(GMT+08:00) 2020-01-08 13:03:48     Redaktoro:Yu

En la komenco de la nova jaro 2020, tri misiloj super Bagdado fajrigis fuzeon de pulvobarelo en Mez-Oriento.

Okcidentaj amaskomunikiloj raportis, ke la 3an de januaro, senpilota aviadilo atakis la Bagdadan Internacian Flughavenon, mortigante Qasem Soleimani, la komandanton de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, kaj Abu Mahdi al-Muhamdis, vicestron de la iraka paramilitista trupo Hashd Shaabi.

La milita operaco de Usono estis konsterna. Usono publike precize ekstermi fremdlandan armean gvidanton per misiloj en alia lando. Tia intrigo estas malfacile elpensebla eĉ por scenaristo en Holivudo. Pli surprize estis, ke antaŭ la operaco, Usono informis Israelon anstataŭ siajn intimajn aliancanojn en Eŭropo. La brita ĵurnalo Spegulo raportis, ke informiĝinte pri la aeratako, brita ĉefministro Boris Johnson severe riproĉis Usonon.

Estas konate por multaj homoj, ke de post la Dua Mondmilito, la mez-orienta regiono ĉiam estas kvazaŭ pulvobarelo de la mondo. Pro la enmiksiĝo de Usono kaj aliaj eksterregionaj grandaj landoj, naciaj kaj religiaj kontraŭdiroj obsedis landojn en la regiono, kaj lokanoj estis delokitaj pro senĉesaj militoj. Pro historiaj kialoj kaj geologiaj faktoroj, Britio, Francio kaj Germanio havas grandajn interesojn en Mez-Oriento kaj estas maltrankvilaj pri demandoj de rifuĝintoj, la irana nuklea demando kaj la siria demando. La aeratako de Usono forte ĉagrenis eŭropajn landojn.

Brita lordo Palmerston diris, "Ni ne havas eternajn amikojn, kaj ni ne havas ĉiamajn malamikojn. Niaj interesoj estas eternaj kaj ĉiamaj." Usono vere pli bone komprenas la rimarkojn ol siaj eŭropaj aliancanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin