Tibeto akceptis pli ol 40 milionojn da turistoj en 2019

(GMT+08:00) 2020-01-08 13:24:46     Redaktoro:Yu

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke pli ol 40 milionoj da enlandaj kaj eksterlandaj turistoj vizitis la Tibetan Aŭtonoman Regionon en sudokcidenta Ĉinio en 2019, kun la kresko de 19% kompare kun la antaŭa jaro.

Qizhala, prezidanto de la regiona registaro, diris en sia raporto pri registara laboro marde en la tria sesio de la 11a Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, ke pasintjare, turisma enspezo kreskis ĝis 56 miliardoj da juanoj (7,9 miliardoj da usonaj dolaroj).

Qizhala diris, ke Tibeto daŭre disvolvos la turisman industrion en 2020, kun la celo altiri pli ol 47 milionojn da turistoj kaj kreskigi la turisman enspezon ĝis pli ol 60 miliardoj da juanoj. Li aldonis, "Ni konstruos Tibeton en gravan cellokon por tutmonda turismo kaj diskonigos nian turisman markon de la monda Tria Poluso."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin