Ĉu la aŭstralia montofajro povus sobrigi Morrison kaj liajn similajn

(GMT+08:00) 2020-01-09 19:40:34     Redaktoro:Xiong

Iam en 2017, kiam Scott Morrison ankoraŭ estis aŭstralia parlamentano, li tenis en la mano pecon de lignokarbo, svingante ĝin antaŭ siaj kolegoj en la parlamentejo, kaj diris en moka tono: "Jen ĝi estas karbo, peco de lignokarbo. Ne maltrankviliĝu, nek timu. Ĝi ne vundos vin, iun el vi ĉiuj." Per tio li riproĉis la opozicion, ke ĝi ricevis "karbofobion". Sed nun Morrison, la aŭstralia ĉefministro, eble ne povus eldiri tiajn vortojn, kiam li vizaĝas al la montofajro ĉien disetendiĝanta kaj daŭranta kvar monatojn.

Nun en Aŭstralio estas sezono de montofajro. Kompare kun montincendio en aliaj jaroj la ĉi-jara montofajro estas pli serioza, kaj la sekvoj pli frapantaj. En la 9a de januaro Morrison diris, ke la montofajro jam mortigis 27 homojn, detruis 2 131 domojn. Kaj laŭ la supraĵa taksado de zoologoj bestoj, kiuj mortis pro la fajrego, nombriĝis proksimume je 500 milionoj. Ĝis nun la areo, kiun trakovris la fajro, superis 10 milionojn da hektaroj, do pli granda, eĉ ol la teritorio de Sud-Koreio.

La aŭstralia montincendio daŭras jam kvar monatojn, sed kial ĝi ankoraŭ ne estingiĝis? La rekta kaŭzo rilatas al la varmiĝo de la tutplaneda klimato. Laŭ la donitaĵo de la Aŭstralia Meteorologia Buroo ekde la jaro 1910, dum pli ol cent jaroj, la tersurfaca averaĝa temperaturo en Aŭstralio altiĝis je ĉirkaŭ unu grado. En 2019 la mezuma temperaturo kaj la plej alta temperaturo ambaŭ rompis la historian rekordon, kaj la ĉefaj urboj, kiel Sidnejo kaj Melburno, renkontis 45 gradojn. Alta temperaturo, malofta pluvo, kaj plurjara sekeco faras tiun ĉi incendion senbrida.

Post tio tamen kaŝiĝas ankaŭ homaj faktoroj. Aŭstralio estas unu el la landoj, kiuj ellasas plej multe da karbono en la mondo. Kiel evoluinta lando ĝi devus preni sur sin pli pezan respondecon en la redukto de karbonellaso, sed en la efektiveco ĝia sinteno pri klimata ŝanĝiĝo ĉiam estas negativa.

Ĉu tiu ĉi aŭstralia montincendio terurega povus sobrigi la aŭstralian registaron? Ĉu ĝi konsciigus Morrison kaj liajn similajn pri la graveco redukti karbonellason? Nun Morrison, sub la premo de la fakto, devigite konfesis, ke la incendio rilatas al klimata ŝanĝiĝo, sed li rifuzis preni efikajn paŝojn. Tio reliefigas la egoismon kaj la adminstran embarason de iuj okcidentaj kapitalismaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin