BeiDou 3 komencis sian tutmondan servon

(GMT+08:00) 2020-01-09 17:26:34     Redaktoro:Xiao


Laŭ la Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknologia Korporacio, Shijian-20, la plej peza kaj plej progresinta satelito de Ĉinio, atingis sian fiksitan pozicion en geosinkrona orbito en la 3a de januaro, markante la unuan sukcesan flugon de la satelita platformo Dongfanghong-5. La satelito Shijian-20 estas la unua kontrola satelito por la satelita platformo Dongfanghong-5, la nova generacio de granda geosinkrona satelit-platformo de Ĉinio. Kiel gravaj programoj de la Navigada-satelita Sistemo BeiDou 3, la sukcesa enorbitiĝo de la satelito markas plenumon de la ĉefa aranĝo pri satelitoj de la sistemo.

Sekve de la disvolviĝo de informa socio, la regado pri tempo kaj spaco multe dependas de la teknika sistemo pri hordonado, lokotrovo kaj navigado, kio jam profunde influas la oportunan vivon de la homaro. Ĝis nun estas nur 4 Tutmondaj Navigad-satelitaj Sistemoj, inkluzive de BeiDou, GPS, GLONASS, GALILEO,kiuj multe kontribuis al la cifera vivo de la homaro. De la pasintaj jaroj Ĉinio klopodas por kontinua konstruado de la sistemo BeiDou kaj laŭplane antaŭengas ĝin.

En 2012, la sistemo BeiDou 2 estis finkontruita kaj komencis servon al la azi-pacifika regiono. Post 6 jaroj ĝi finis sian fundamenton de navigada sistemo per 19 satelitoj kaj realigis tutmondan servon en 2018. En 2019 Ĉinio jam sukcese pafis 10 satelitojn per 7 raketoj kaj laŭ plano de tiu ĉi jaro Ĉinio pafos du satelitojn en geosinkrona orbito kaj amplekse finis konstruon de la sistemo BeiDou. Ĝis tiam la sistemo liveros ne nur tutmondan lokoserĉon, navigadon, hordonadon kaj komunikon per mallonga mesaĝo, sek ankaŭ plifortan kaj precizan punktan loktrovon, tutmondan serĉadon kaj aliajn servojn al la uzantoj.

La antaŭenigo de la sistemo prezentis fruktojn de la aerokosma industrio, sed ankaŭ kompletan novigon de scienco kaj teknologio. La satelito Shijian-20 estis sendita al la kosmo per la tria raketo Changzheng-5, la plej granda portoraketo de Ĉinio en la 27a de decembro 2019. Per pli ol 200 novaj aplikaĵoj, ĝi efektivigis orbitajn eksperimentojn pri serio de ŝlosilaj teknologioj. Shijian-20 havas la plej grandajn sunajn flugilojn inter ĉiuj satelitoj de Ĉinio, kun la enverguro je 10 metroj pli larĝa ol tiu de la aviadilo Boeing 737. La sunaj flugiloj disfaldiĝis dufoje, kaj la grandigita areo de la sunaj flugiloj provizos la sateliton per abunda energio.

Tamen la ĉina kontribuo elvoki envion kaj malamon de iu lando kaj priskribis la kosman uzadon de Ĉinio kiel kosma armiĝo kaj militkonkurso. Ĉinio urĝis tiun forigi la pensmanieron de malvarma milito kaj la antaŭjuĝon de ideologio, objektive kaj racie rigardi disvolviĝon de Ĉinio kaj eviti vundiĝon al kunlaboro en gravaj kampoj. Ĉinio ĉiam proponas pacan uzadon de la spaco kaj oponas kosman armiĝon kaj militkonkurson. Ĉinio esperas, ke la internacia komunumo prenu malriskeman kaj respondecan sintenon por eterna paco kaj stabileco de la kosma spaco, kaj certigu, ke ĝi ne fariĝos nova batalejo.

Efektive en tiuj jaroj multaj mirakloj kaj freŝaj raktontoj aperis kaj disvolviĝas en Ĉinio. La internacia flughaveno Daxing en Pekino komencis sian akcepton de vojaĝantoj. Hibrida semo de rizo estis kopita per gena redaktado. la portoraketo plenumis sukcesan eksperimenton de pafado sur maro. En la fino de la pasintaj jaroj la brita fama gazeto Naturo resumis jarajn gravajn informojn pri scienco kaj tekniko de la mondo. Estis enkonkluzita, ke la surluniĝilo kaj veturilo de la sondilo Chang'e-4 rekomencis laboron por la 11a luna tago sur la malproksima flanko de la luno, kio estis unuafoja por la homaro.

La atingoj de scienco kaj teknologio prezentis firman decidon de Ĉinio pri altkvalita disvolvado kaj klopodo por kresko de la monda ekonomio. Tekniko kaj scienco estas produkto de civilizacio de la homaro. Sub la integriĝo de tutmonda ekonomio, la faktoroj de novigo estas fluantaj en la malferma socio. Ĉinio ĉiam subtenis koncepton de malfermo kaj kungajno de la internacia kunlaboro, kio alportas novan ŝancon por disvolvado de ĉiuj landoj. Ĉinio jam malfermis la pordon de sia aerkosma stacio al diversaj landoj, por ke ili partoprenu en la kunlaboraj eksperimentoj, post kiam ĝi plenumos konstruon en 2022. Ĉinio klare esprimis sian volon dividi la plej freŝajn fruktojn pri tekniko kaj scicenco, inkluzive de 5G.

Sendube la inkluziveco de la koncepto favoras al la kresko de la monda ekonomio sub la situacio, ke la internacia komunumo serĉas kinet-energion kaj vojon de la kresko por defendi riskon de malsupera irado. Do la novigo de Ĉinio alportas la ŝancojn. La transnaciaj entreprenoj Apple, Microsoft, IBM kaj aliaj mondfamaj kompanioj starigis iliajn centrojn pri novigo kaj esploro. Usona entrepenisto Bill Gates diris, ke li ŝatas la novajn aferojn en Ĉinio, ĉar nun multaj novigoj debutas en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin