Xi emfazis resti fidela al komenca misio de partio

(GMT+08:00) 2020-01-09 10:49:29     Redaktoro:Yu
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede alvokis daŭrajn klopodojn por certigi, ke la tuta Partio restu fidela al sia origina aspiro kaj firme konservu sian mision en la memoro.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en kunveno resumanta kampanjon sub la temo "resti fidela al nia komenca misio". Xi diris, ke por gajni daŭran subtenon de la popolo, la Partio ĉiam devas memori siajn originajn aspiron kaj mision. Li diris, "Ni devas firme forigi ĉion, kio malfortigas la progresintan naturon de la Partio kaj subfosas la purecon de la Partio, kaj liberigi nin de iu ajn tumoro, kiu detruas la sanon de la Partio. Ni devas rezolute gardi nin kontraŭ ĉiuj danĝeroj, kiuj agas kontraŭ la origina aspiro kaj la misio aŭ skuas la fundamenton de la Partio."

Xi alvokis la tutan Partion preni la kampanjon kiel novan deirpunkton, profundigi memreformon, kaj daŭre puŝi la Partion resti fidela al sia origina aspiro kaj firme konservi la mision en la memoro.

Membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Zhao Leji kaj Han Zheng, kaj ĉina vicprezidanto Wang Qishan ĉeestis la kunvenon.

Wang Huning, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la gvida grupo de la kampanjo, prezidis la kunvenon.

Xi emfazis, ke la kampanjo, surbaze de la sperto de antaŭaj enpartiaj kampanjoj, faris esplorojn kaj estigis novan sperton en organizado de tiaj kampanjoj ene de la Partio en la nova epoko. Li rimarkigis, ke la KPĈ gvidas la ĉinan popolon entrepreni grandan batalon kun multaj novaj historiaj karakterizaĵo. Li ordonis al la Partio profundigi memreformon kaj resti fidela al sia komenca misio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin