Ĉinio kaj Egiptio konsentis intensigi kunlaboron en ĉiuj kampoj

(GMT+08:00) 2020-01-09 11:17:28     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio kaj Egiptio konsentis akceli duflankajn rilatojn per intensigo de kunlaboro en ĉiuj kampoj.

Wang faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry en Kairo, Egiptio. Post strategia dialogo, la du ministroj atingis aron da konsentoj. Wang diris, ke ili konsentis akceli la duflankajn rilatojn kun la celo konstrui komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko, kaj ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Egiptio, kaj ĝia investo en Egiptio kreskis je pli ol 60% en 2019. Li diris, ke la du flankoj profundigos politikan reciprokan fidon kaj intensigos reciprokprofitan kunlaboron en ĉiuj kampoj. Krome, la du flankoj konsentis ankaŭ plu antaŭenpuŝi la konstruadon de la Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke ili konsentis ankaŭ establi interregistan kunlaboran komitaton por kunordigi kaj akceli duflankan kunlaboron en diversaj kampoj.

Wang diris ankaŭ, ke la du landoj ankaŭ faros komunajn klopodojn por bati terorismon kaj ekstremismon kaj kunlaboros en interŝanĝo de informoj kaj konstruado de kapablo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin