Novaĵoj (Januaro 10)

(GMT+08:00) 2020-01-10 16:31:12     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de januaro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi sendis kondolencojn al ukraina kaj irana prezidentoj pro aviadila kraŝo; Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencojn al ukraina prezidento Volodymyr Zelensky kaj irana prezidento Hassan Rouhani respektive pro la kraŝo de ukraina pasaĝeraviadilo en Teherano. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

En siaj mesaĝoj, Xi diris, ke li estis konsternita informiĝinte pri la aviadila kraŝo, kiu mortigis ĉiujn pasaĝerojn kaj deĵorantojn.

Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundajn simpatiojn pri la viktimoj kaj sincerajn kondolencojn al familioj de la mortintoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis vendrede, ke laŭ la invito de birma prezidento U Win Myint, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Birmo de la 17a ĝis la 18a de januaro.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, emfazis ĵaŭde, ke la Ĉarto de la UN restas la monda komuna kadro de internacia kunlaboro meze de nunaj mondaj diverĝoj kaj tumulto.

Guterres lamentis en kunveno de la Sekureca Konsilio pri subtenado de la Ĉarto de la UN, ke tiu ĉi jaro komenciĝis kun freŝa tumulto kaj longedaŭra sufero, kaj geopolitika streĉo atingis "danĝerajn nivelojn" plej lastatempe en la Golfo. Li diris, ke la Sekureca Konsilio laŭ la Ĉarto de la UN havas la ĉefan respondecon pri konservado de internaciaj paco kaj sekureco, kaj ke la Ĉarto de la UN restas la monda komuna kadro de internacia kunlaboro por la komuna bono.

Ĉina Konstanta Reprezentanto al la UN Zhang Jun ĵaŭde reasertis la devontigon de Ĉinio al subtenado de multflankeco kaj la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN.

Zhang faris la rimarkojn en publika debato de la Sekureca Konsilio pri subtenado de la Ĉarto de la UN. Li diris, ke kiel angulŝtono de multflankeco, la ĉarto establas la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn en la moderna epoko, disvolvas ĝenerale agnoskitajn principojn de internacia leĝo kaj mapas la vojon por homa socio. Unuflankeco donas pezajn batojn al la internacia laŭleĝa regado kaj la internacia ordo, dum protektismo reduktas la mondan ekonomion en truon de necertecoj kaj tiraneco minacas pacon kaj stabilecon de la mondo.

Zhang rimarkis, ke Ĉinio estas la unua lando subskribi la Ĉarton de la UN. Ĝi konstante kaj serioze sekvis la celojn kaj principojn de la ĉarto kaj firme subtenis klopodojn por defendo de la aŭtoritato kaj funkcioj de la UN.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde promesis intensigi pragmatan kunlaboron kun Ĝibutio kaj alvokis puŝi la duflankan strategian partnerecon al nova nivelo.

Wang faris pozitivajn komentojn pri disvolvado de ĉina-ĝibutiaj rilatoj, dirante, ke Ĉinio estas sincera, fidinda kaj longtempa partnero de Ĝibutio, kiam li renkontiĝis kun ĝibutia ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro Mahmoud Ali Youssouf.

Wang diris, ke Ĝibutio fariĝis unu el la plej stabilaj kaj plej rapide kreskantaj landoj en la Korno de Afriko pro siaj unikaj geografiaj avantaĝoj kaj aktiva efektivigo de eksterlanda kunlaboro. Li dankis Ĝibution pro ĝia firma subteno al demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de Ĉinio. Wang diris, ke Ĉinio volas rigardi siajn rilatojn kun Ĝibutio el strategia kaj longtempa perspektivo kaj plu profundigi politikan reciprokan konfidon kun Ĝibutio. Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Ĝibutio en la kampoj inkluzive de flot-eskorto, packonservo, bato kontraŭ terorismo kaj piratado por fari pli grandajn kontribuojn al paco kaj sekureco en Afriko.

Youssouf dankis Ĉinion pro ĝia sindona helpo kaj forta subteno al Ĝibutio dum longa tempo, dirante, ke la unua vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al Afriko komence de la jaro reflektis la amikecon de Ĉinio por afrikaj landoj kaj Ĝibutio. Li aldonis, ke ĉi tiu vizito ankaŭ koincidas kun la 41a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĝibutio kaj Ĉinio kaj estas festinda por ambaŭ flankoj. Ĝibutio volas profundigi reciprokprofitan kunlaboron en blua ekonomio, cifereca ekonomio kaj aliaj kampoj sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Vendrede komenciĝis la jara premperiodo de pasaĝertransporto dum ferioj de la Printempa Festo en Ĉinio. Laŭ antaŭkalkulo, dum la periodo 3 miliardoj da vojaĝantoj estos ekspeditaj.

Ĉi-jare la 40-taga premperiodo daŭros ĝis la 18a de februaro. la Ĉina Fervoja Korporacio aldonos trajnojn por vojaĝoj al Pekino, kaj sudaj kaj orientaj regionoj antaŭ la festo kaj por vojaĝoj al okcidentaj kaj centraj regionoj post la festo.

La ĉina civil-aviada sistemo certigos 704 000 ekflugojn kaj surteriĝojn dum la periodo en la tuta lando, kun kresko de ĉirkaŭ 6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Ankaŭ la tervoja sistemo kaj la akvovoja sistemo pliigos pasaĝertransportajn veturilojn por faciligi transportadon dum la periodo.

Irano vendrede urĝis ĉiujn rilatajn partiojn kontribui al enketo pri la kraŝo de ukraina pasaĝeraviadilo, kiu mortigis ĉiujn 176 homojn en la aviadilo merkrede.

Ali Rabiei, proparolanto de la irana registaro, diris en deklaro, ke laŭ internaciaj reguloj, reprezentantoj de la civil-aviada agentejo de la lando, kie okazis la kraŝo, la civil-aviada agentejo de la lando, kiu donis la atestilon pri flugkapablo, la posedanto de la flugkompanio, la aviadila fabrikanto, kaj la aviadil-motora fabrikanto povas partopreni en la enketo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin