La amikeco inter Ĉinio kaj Afriko kreskas kun ĉiu tago

(GMT+08:00) 2020-01-13 08:50:51     Redaktoro:Xiong

En la 7a de januaro la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi komencis sian viziton al Afriko. La unua vizito al Afriko en la komenco de ĉiu nova jaro fare de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj plenumiĝis jam en la sekvaj 30 jaroj, dum kiuj Ĉinio, senhalte marŝanta antaŭen, ĉiam agas en akordo kun afrikaj landoj. La vizito jam fariĝis tradicio, kaj tio komunikas la fidon kaj subtenon de Ĉinio al Afriko kaj inverse.

La fundamento de la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko ĉiam ricevas solidecon per la duflanka kunlaboro, kiu disvolviĝas en ĉiuj kampoj.

La 12an de majo, 2017, la trajno veturas sur la fervoja ponto en Kenjo. La fervojo, helpe konstruita de Ĉinio laŭ ties normo kaj teknologio, longas je 480 kilometroj kaj ligas la ĉefurbon Najrobio kaj la havenurbon Mombasa. (Fotita de la raportisto Zhai Jianlan al la ĉina novaĵagentejo Xinhua)

Ĝi estas la sidejo de la Afrika Unio, la Konferenca Centro de la Afrika Unio, en Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio. La domego estis konstruita sub la helpo de la ĉina registaro. (Fotita la 28an de januaro, 2015, de la raportisto Zhai Jianlan al la ĉina novaĵagentejo Xinhua)

La 13an de junio, 2019, en Zambio, la zambiaj infanoj kun ĉinaj kaj zambiaj flagoj en la manoj ĉeestas la ceremonion por lanĉi la programon "telekomunikiĝo por dek mil vilaĝoj". (Fotita de la raportisto Peng Lijun al la ĉina novaĵagentejo Xinhua)

La 12an de marto sur kampo de Burundo ĉinaj agronomoj, senditaj de la ĉina registaro por doni helpon al la burunda agrikulturo, pririgardas la kreskan staton de rizo. (Fotita de la raportisto Lv Tianran al la ĉina novaĵagentejo Xinhua)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin