Tiu ĉi plej alta premio portas en si la kodon de la sciencteknika progreso de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-10 20:22:23     Redaktoro:Xiong

La 10an de januaro, en Pekino, la suno estas brila kaj bela. La premidona kunveno de la ĉina ŝtata scienctekniko solene okazas tie. Huang Xuhua, la ĉefprojektisto de la ĉinaj unuageneraciaj nukleaj submarŝipoj, kaj Zeng Qingcun, la ĉina distingita meteologo, kune havis la honoron ricevi la plej altan sciencteknikan ŝtatpremion de 2019. Ĉe tiu speciala honoro troviĝas la alta respekto de la ĉina registaro al sciencistoj kaj teknikistoj kaj portiĝas la kodo de la sciencteknika progreso de Ĉinio.

Ekde 1999, kiam establiĝis la plej alta sciencteknika ŝtatpremio, sume 33 sciencistoj ricevis tiun ĉi premion. Ili atingis brilajn rezultojn ĉiu en sia scienca branĉo. La apero de la plej alta sciencteknika ŝtatpremio allogas la rigardon de la tuta mondo al la novokreo de Ĉinio en scienco.

La mondo ofte miras, kial la ĉinaj scienco kaj tekniko disvolviĝas tiel rapide. Se vi bone konas la historion de la ĉina scienca evoluo dum la pasintaj 70 jaroj, vi certe trovas, ke la ĉina kulturo portas en si novokrean kaj batalan spiriton, kiu ludas gravegan rolon en la scienca kampo. Krom tio, oni ne forgesu la antaŭvidecon kaj antaŭaranĝon de la ĉinaj politikofarantoj ĉi-rilate.

Estas pli grave, ke Ĉinio, antaŭenigante sciencteknikan disvolviĝon, ĉiam persistas en malfermo kaj kunlaboro. Ĉinio bone konscias, ke ĝi estas la plej granda evolulando en la mondo, kaj sekve ĝia sciencteknika nivelo ankoraŭ ne estas tiel alta, kiel tiu de evoluintaj landoj. Ĉinio devas amisili internacikadre avangardajn sciencteknikajn spertojn kaj fruktojn kaj plifortigi kunlaboron kun aliaj landoj en scienco kaj tekniko. Ĉinio daŭrigas siajn proprainiciatan novigon kaj malfermon kaj faras sian eblecon por la homara sciencteknika progreso. Ankaŭ tiu ĉi spirito de malfermo estas la sukcesa kodo de Ĉinio en la scienca novokreo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin