Xi sendis kondolencojn al ukraina kaj irana prezidentoj pro aviadila kraŝo

(GMT+08:00) 2020-01-10 10:28:18     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencojn al ukraina prezidento Volodymyr Zelensky kaj irana prezidento Hassan Rouhani respektive pro la kraŝo de ukraina pasaĝeraviadilo en Teherano.

En siaj mesaĝoj, Xi diris, ke li estis konsternita informiĝinte pri la aviadila kraŝo, kiu mortigis ĉiujn pasaĝerojn kaj deĵorantojn.

Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundajn simpatiojn pri la viktimoj kaj sincerajn kondolencojn al familioj de la mortintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin