Irano urĝis ĉiujn rilatajn partiojn esplori kraŝon de ukraina pasaĝeraviadilo

(GMT+08:00) 2020-01-10 12:25:08     Redaktoro:Yu

Irano vendrede urĝis ĉiujn rilatajn partiojn kontribui al enketo pri la kraŝo de ukraina pasaĝeraviadilo, kiu mortigis ĉiujn 176 homojn en la aviadilo merkrede.

Ali Rabiei, proparolanto de la irana registaro, diris en deklaro, ke laŭ internaciaj reguloj, reprezentantoj de la civil-aviada agentejo de la lando, kie okazis la kraŝo, la civil-aviada agentejo de la lando, kiu donis la atestilon pri flugkapablo, la posedanto de la flugkompanio, la aviadila fabrikanto, kaj la aviadil-motora fabrikanto povas partopreni en la enketo.

La deklaro diris ankaŭ, ke delegito de Ukrainio jam estas en Irano, kaj Irano vokis la kompanion Boeing sendi sian reprezentanton partopreni en la procezo de legado de la nigraj skatoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin